Title: Rikke-tikke-tak
Author: Hendrik Conscience
Translator: Maria Posenaer
Release date: April 20, 2011 [eBook #35917]
Most recently updated: February 24, 2021
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net.
Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for
providing the original book.
Tiu ĉi libro estas havebla ĉe la tradukintino:
Kiam, antaŭ kelkaj monatoj, aperis en la lokaj ĵurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskiĝo de Conscience, mi sentis min tre feliĉa esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankaŭ, laŭ mia maniero, laŭ mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj.
Mia elekto ne daŭris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ĝis morto bataladas por la akiro aŭ la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis kunvivi kun Conscience pli pacajn okazaĵojn, kies scenejo estas la erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La ĉarma «Rikke-tikke-tak» plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte kaj amplene prikantis.
La glora aŭtoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj romanoj, preskaŭ ĉiuj egale belaj kaj kortuŝaj, naskiĝis en Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1]. Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis en la imperiestra ŝiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; fine li akiris sian liberecon, kaj enloĝiĝis en Antverpeno, kie li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li edziĝis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.
Malforta, malsaneta estaĵo estis la knabeto. La familia kuracisto antaŭdiris ke li pene vivos ĝis la sepa jaro; sed se li atingos tiun danĝeran aĝlimon, li certe plifortiĝos. Kaj efektive, ĝis la aĝo de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne kapablis marŝi, eĉ ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, kuŝante sur tablo aŭ sidante en alta kusenseĝo, li pasigis la longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolaĵojn kiujn faris sur la strato liaj gajaj samaĝuloj.
Du jarojn post la naskiĝo de Hendrik, dua filo eniris la vivon; tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene sin dediĉis al la kompatinda malsanulo; ŝi rakontis al li mirigajn rakontojn, kiuj aperigis, antaŭ la okuloj de la knabeto, la feliĉan mondon de la anĝeloj, al kiu li ankaŭ deziris alflugi. Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la marmilito.
Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, senigita je sia funkcio, devis serĉi aliajn vivrimedojn. Lia edzino starigis spicovendejon, dum li mem aĉetis difektitajn ŝipojn, kies restaĵojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris komercon de malnovaj libroj.
La juna Hendrik trovis baldaŭ plej grandan ĝuadon en tiuj forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia spirito des pli vastiĝis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li tralegadis tiujn forigitajn literaturaĵojn, kiuj, kune kun la edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel ĉarmaj.
De post la sepa jaro la knabo plifortiĝis kaj kun sia frato vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu tempo mortis la kara patrino.
La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite eduki la infanojn. Ili partoprenis laŭplaĉe la ludojn de la najbaraj knaboj. Vespere tiuj ĉi kuniĝis antaŭ la domo de Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaŭdestinita infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj historioj, kiuj kvazaŭ ensorĉis liajn aŭskultantojn. Kaj ĉiutage la rakontoj plilongiĝis per novaj, de la rakontanto elpensitaj okazaĵoj.
Ankaŭ la teatra arto allogis la junan Conscience; dum du jaroj li estis fidela vizitanto de tiuj subteraj marionetludejoj, nomitaj «Keloj de l’ Pulĉineloj», en kiuj, po du cendoj[2], oni povis ĝui ĉiujn impresojn de teatra prezentado.
Conscience estis dekjara kiam lia patro decidis transloĝiĝi en la kamparon; ekster la tiamaj Antverpenaj remparoj, ĉe izola loko nomita la «Verda Angulo», li konstruis, per ruboj de ŝipoj, tute simplan lignan dometon. En tiu silenta kaj ripoziga rifuĝejo, for de la urbaj bruoj, la estonta romanverkisto pasigis kelkajn el siaj plej belaj jaroj. Tie efektive naskiĝis en li tiu varma amo al la naturo kiu tiel forte montriĝas en ĉiuj liaj verkoj. Pli ol iam forlasite al si mem, la knabo estis profunde impresata de la beleco de la kamparo, de la melankolia ĉarmo de la Flandraj ebenaĵoj. Ravate li pasigis la tagojn, observante la vivon de l’ bestetoj kaj kreskaĵoj; ĉiu mateno alportis al li novan kaŭzon de admiro: la leviĝo de la suno, la aromriĉa aero, la freŝa roso, la vekiĝo de la birdoj, la kresko de l’ burĝonoj, la apero de l’ folioj, la malfermiĝo de l’ florkronoj, la zumado de l’ insektoj kaj la murmurado de la ventoj; ĉiuj tiuj impresoj igis Conscience la delikata poeto, la paca revulo kaj sincera kredulo, kiu, en sia sentema kaj pura animo malfermita al ĉiuj noblaj sentoj, kreos ian tagon tiom da ĉarmaj kamparaj rakontoj.
Tri jaroj preterpasis en tiu ŝajna indiferenteco, kiu tamen tiel ege influos la estontecon. Tiam la patro de Conscience reedziĝis, li vendis la dometon de la Verda Angulo, kaj la tuta familio transloĝiĝis al Borgerhout. Infanoj naskiĝis tiel multnombraj ke, malgraŭ la ŝparemo de la nova edzino, la laboro de la eksmaristo ne plu sufiĉis por ilin nutri; kaj la malplej junaj filoj devis elekti profesion. Hendrik, la malfortulo, la klerulo, fariĝos instruisto, kaj lia pli forta frato, ĉarpentisto.
En tiu tempo ekzistis en Borgerhout iu lernejo, kies direktoro estis lerta pedagogo. De li, la juna Hendrik ricevis ĉiujn necesajn konojn, kaj baldaŭ fariĝis lia helpanto. La direktoro, rimarkinte lian neordinaran emon, instruis al li la anglan lingvon. Poste Conscience eniris alian instruejon, en Antverpeno, samtempe kiel lernanto kaj instruanto, kaj fine, kiel subinstruisto, la tiame tre konatan kolegion de Sro Delin, nur vizitatan de la nobelaj kaj riĉaj knaboj. Multe suferis la juna instruisto pro sia modesta ekstermoda vestmaniero. Lia patro pri tiu punkto ne estis milda; hejme devis ja manĝi la multnombraj gefratetoj.
En tiu instruejo funkciis ankoraŭ Conscience, kiam lin atingis la memorindaj okazintaĵoj de la jaro 1830a, en kiuj li tuj ageme partoprenis. Je la unuaj pafoj, li forlasis sian profesorseĝon, kaj kuris al la liberigo de la patrujo. En sia verko «la Revolucio de 1830a», li rememorigas inter aliaj faktoj ĉiujn okazaĵojn de sia militista vivo. Multaj el ili estas malgajaj. En la batalo de Loveno[3] li estis vundita.
Dum la migradoj de la juna soldato tra Kempenlando, li konatiĝis kun la Flandraj kamparanoj, li pristudis iliajn morojn, kaj malkovris, sub la maldelikata supraĵo, la noblecon de ilia karaktero. Li kunvivis ilian vivon, kaj vespere, ĉe la familia tablo, li ĉarmis ilin per sia rakonttalento. Tiu vivado en Kempenlando dum lia militservado decidige influos lian estontan verkadon.
Dum forpermeso por viziti siajn gepatrojn, li konatiĝis kun Sro Jan Delaet, kiu al li konigis la literaturon. Ankaŭ Conscience volis fari versojn. Reirinte al sia regimento, li, en ĉiuj liberaj momentoj, sin tute dediĉis al verkado; li estis la «poeto» inter la soldatoj, kaj lia patro kun granda bedaŭro kaj timo pri l’ estonteco, eksciis tiun inklinon. Conscience, en tiu tempo, versfaris ankoraŭ franclingve, sed tiuj estis nur esploroj sur necerta kampo.
En 1836a, Conscience povis fine reiri en la civilan vivon. La infano nun estis viro, kiun sperto igis forta je korpo kaj spirito. Li revenis Antverpenon, en la gepatran domon, kaj vizitis seninterrompe la tiamajn junajn pentristojn kaj verkistojn. Li amikiĝis kun Theodoor Van Rijswijck, la Antverpena popola poeto; tiu ĉi incitis lin aliĝi al la artamanta klubo «Olijftak», kiu tiam reprezentis la Flandran skolon en ĝia plej nobla celado. Ĝiaj anoj entuziasme klopodis por la renoviĝo de Flandro kaj la reviviĝo de nia tiam tiel subpremata gepatra lingvo. Sed por fariĝi ano de tiu societo, la kandidato devis prezenti provaĵon. Je tiu tempo Conscience estis trovinta malnovan kronikon, priskribon de la Nederlandoj, de la Firenzano Guicciardini. Kaj li deziris verki skizon pri la disrompado de sanktfiguroj en Antverpeno, en 1566a. Li komencis franclingve, sed li ne estis kontenta pri sia laboro. Senkuraĝigite, li forĵetis sian skizon, kiam, preskaŭ nekonscie, li skribis la vortojn: «Het was in den jare 1566, ...» (Estis en la jaro 1566a). Kaj subite lia plumo kuris sur la papero, la frazoj sekvis la frazojn, dekkvin paĝoj pleniĝis. Ili estis la antaŭludo de lia unua verko «Het Wonderjaar» (la Jaro de l’ Mirindaĵoj).
La legado de tiu unua ĉapitro naskis grandan entuziasmon ĉe la klubanoj. Kaj sammaniere, ĉapitro post ĉapitro, la malgranda provo fariĝis fama historia romano. Dank’ al la helpo de malavaraj amikoj, ĝi povis esti presata (1837a).
Sed intertempe la juna verkisto devis vivi. Lia patro, kiel Franco, bedaŭre estis observinta lian eniron en la Flandran literaturmovadon. «Mia patro forgesis,» diris Conscience mem, «ke mia patrino estis Flandranino, ke mi estis edukita flandre kaj kreskis inter Flandranoj en la Flandra lando. Li tiel ofte kaj akre al mi riproĉis mian personan inklinon, ke mi fine forlasis la gepatran domon kaj enloĝiĝis en gastejo. Tiam, senigite je ĉiuj vivrimedoj, mi danke akceptis oficeton ĉe la provinca administracio. Tage mi kunmetis ciferojn, kaj nokte mi verkis novajn librojn.»
Kaj efektive, la sukceso de «la Jaro de l’ Mirindaĵoj» lin estis incitinta verki duan volumon, «Fantazio» (prozaĵoj kaj versaĵoj), kaj tuj poste la faman «Leono de Flandro», lian ĉefverkon.
Tie ĉi mankas al ni la loko por, paŝon post paŝo, sekvi Conscience kiel homon kaj verkiston. Ni diru nur ke komence li renkontis multajn malfacilaĵojn en la batalo por la vivo. Premita de mizero, li eĉ dubis pri sia talento, kaj fariĝis ĝardenisto ĉe sia amiko, la tiam tre konata kulturisto Van Geert. Sed ĝardenisto li ne restos, almenaŭ ne en la kulturejo de Van Geert. Li kreskigos florojn, belajn florojn literaturajn, en la ĝardeno de la malfeliĉa Flandro!
Post belega funebra parolado, de li farita, flandralingve, ĉe la tombo de la Direktoro de l’ Akademio de Belartoj, Conscience estis komisiita de la Registaro por verki Historion de Belgujo. Je la sama tempo li fariĝis registristo ĉe la Akademio; dum dekkvar jaroj li okupadis tiun funkcion.
En la jaro 1857a, Conscience transloĝiĝis al Kortrijk (Okcidenta Flandro, apud la Franca landlimo), kaj funkciis tie dum dek jaroj, kiel distrikta komisario. Malbona vento estis blovinta el la Sudo; senditoj de Napoleono IIIa propagandis ĉe la limloĝantoj por aliĝo al Francujo. Tial la Ministro pri Internaj Aferoj sendis en tiun regionon la patrujaman Conscience, la konvinkitan Flandranon, kies popolaj rakontoj devos pli ol ĉio alligi la loĝantojn al ilia patra tero.
En 1868a, Conscience estis nomata konservisto de la Reĝaj Muzeoj de Belartoj, en Bruselo. Antaŭe oni estis lin nominta profesoro pri Flandra literaturo ĉe la Universitato en Gent, sed Conscience estis rifuzinta tiun altan profesion, ĉar li timis, ke la okupado de la romanverkisto malutilos al tiu de la profesoro.
Pri la verkaro de Conscience, ni ripetos kelkajn vortojn diritajn de la aŭtoro mem:
«Mi volis igi ĉiujn miajn librojn legataj de la popolo. Verkante, mi ĉiam prenis kiel provilon la intelekton kaj la edukadon de la simplaj homoj. Mi nenion skribis, kion la popolo ne povis kompreni. Ĉiam mi evitis flati la pasiojn kaj plibeligi la malvirtojn, por prezenti malbonajn agojn kiel plaĉajn kaj allogajn.»
Kaj efektive la popolo legis la librojn de Conscience, kaj ĝi amis la verkiston kaj la homon kiu donis al ĝi tiun noblan ĝuadon. Neniu aŭtoro spertis saman popularecon. En la plej malgrandaj vilaĝoj de Kempenlando, de Flandro aŭ Brabanto, ĉie kie aperis Conscience dum siaj multnombraj esplorvagadoj, ĉie li tuj estis rekonata kaj aklamata, kaj oni citas multajn anekdotojn pri tiuj improvizitaj elmontroj.
Liaj simplaj rakontoj ĉarmis ne nur la Flandrajn gelegantojn. La plimulto el ili estis sinsekve germanen, anglen, italen kaj francen tradukataj. Kiam aperis la centa libro de Conscience, en 1881a, grandaj festoj estis organizitaj en Bruselo; el ĉiuj partoj de la lando alvenis societoj por honori Lin kiu igis sian popolon legi. Kaj la urbo Antverpeno sciigis ke ĝi starigos lian statuon. Du jarojn poste, la bildo estis inaŭgurata, dum, en Bruselo, la granda homo, morte malsana, kuŝis sur sia lito.
Antaŭ ol turni tiun finan paĝon el la vivo de Conscience, ni diru ankoraŭ kelkajn vortojn pri lia familio. En 1842a li estis edziĝinta kun la Antverpenanino Maria Peinen. Sinjorino Conscience diris ofte pri sia edzo: «Li estas la plej bona el la homoj. Neniam mi aŭdis de li malafablan vorton.» Du filoj kaj unu filino naskiĝis, la tuta ĝojo de la gepatroj. Kaj terura sortfrapo forrabis samtempe la du knabojn. Tifusa epidemio regis en la ĉefurbo. La pli juna filo malsaniĝis. Kaj la alia, dudeksepjara, laŭ la konsilo de la patro forlasis Bruselon por eviti la infekton. Sed baldaŭ alvenis telegramo: «Venu baldaŭ, Hildevert estas mortanta.» Kaj la malfeliĉa patro alvenis nur por fermi la okulojn de sia filo. Alia telegramo lin revokis Bruselon. Du tagojn poste, la dekdujara Hendrik ankaŭ estis mortinta.
Post tiu kruela frapo, la granda verkisto restis kvazaŭ neniigita. Lia famo, lia gloro, al kiu ili ankoraŭ utilus! Kaj ĉiujn memoraĵojn, manuskriptojn, admiresprimojn de eminentuloj el la tuta mondo, li pro malespero forbruligis.
Lia filino, Maria, edziniĝis kun la konata Flandra poeto Antheunis, kaj iliaj ĉarmaj gefiloj plibeligis la lastajn jarojn de la avo.
Ili ĉirkaŭis lian mortliton, kiam, la 10an de Septembro 1883a, la granda geniulo elspiris la lastan spiron.
La urbestraro de Antverpeno lin enterigis kvazaŭ princon. Imponanta monumento staras sur la tombo de la granda homo, sed pli grandan monumenton li havas en la memoro de la Flandra popolo, kiu dankas al li la rehonorigon de sia lingvo kaj la realtiĝon de Flandro.
Kaj nun, cent jaroj preterpasis de post la naskiĝo de la malsaneta infano en la Pompstraat, tiu infano kiu fariĝis unu el la plej famaj inter la Antverpenanoj. Kaj Antverpeno lin prifestos. Brila procesio traveturos la ĉefajn stratojn de la urbo. Ĉiu ĉaro reprezentos ian karakterizan paĝon el liaj verkoj. Lia tuta verkaro estos lukse eldonita. Kantato resonigos per dolĉaj sonoj lian memoron. Povu ankaŭ ĉi tiu tradukaĵo de unu el liaj plej belaj idiliaj rakontoj porti ĝis malproksime, tra la tuta Esperantista mondo, la gloran nomon de nia kara Conscience!
[1] Ĉiujn detalojn pri la vivo de la granda verkisto mi ĉerpis el la libroj: «Hendrik Conscience», de George Eeckhoud, flandren tradukita de W. D. Leen, kaj «Het leven van Hendrik Conscience aan het volk verteld» (La vivo de Hendrik Conscience rakontata al la popolo), de A. Hans.
[2] fr. 0.04 = Sm. 0.016.
[3] Leuven—Louvain.
Ne estas antaŭ longe kiam mi vizitis la farmbienon, en kiu komenciĝas la rakonto de Rikke-tikke-tak; ĝi staras ankoraŭ inter Desschel kaj Milgem, je dekduo da mejloj orienten de Antverpeno, kaj estas enloĝata de terkulturistoj, kiuj apenaŭ memoras la nomon de Jan Daelmans.
Kiel ajn pentrinda estas tiu domo, ĝi tamen prezentas nenion rimarkindan: sempervivoj kaj muskoj verdigas ĝiajn bruletigitajn tegmentojn; ĝiaj elpecetiĝintaj muroj sin kaŝas malantaŭ karesanta foliaĵo; porkoj saltetas apud la sterkamaso inter kokbirdoj kaj kolomboj, kaj pli malproksime, en la bovejo, oni vidas tri brilpurajn bovinojn kiuj maĉadas molajn trifoliojn...
Sed plej belaj apud la izolita farmdomo estas la nemezurebla erikejo kiu etendiĝas laŭlonge de ĝia fasado ĝis malproksime trans la horizonto; la rivereto, kiu malantaŭ ĝia florĝardeno alrapidas al la marĉherbejoj,—kaj la verdaj aleetoj de alnoj kaj salikoj, kiuj akompanas la fluon de l’ arĝentsimila erikejvejno; ankaŭ la senlima blua ĉielo, la mistera zumetado de la griloj kaj la amema kantsonorado de l’ birdoj, kiuj elektis tiun izolitan farmejon kiel patrujon kaj ripozejon.
Okazis dum frua mateno de la jaro 1807a; la sundisko ne jam leviĝis super la erikeja ebenaĵo, kaj apenaŭ oni aŭdis jen kaj jen birdon ekkantantan la antaŭludon de la belega matenkanto de l’ naturo. Ankaŭ en la interna ĉambro de l’ farmejo regis ankoraŭ profunda noktsilento; nur fajreto brulis kraketante en la vasta fajrejo; la horloĝo daŭrigis sian senripozan tiktakon, kaj pli malproksime en duonombra angulo, bruetis la unutona ronkado de ŝpinrado.
Apud tiu ŝpinilo troviĝis knabino kun stranga eksteraĵo. Laŭ sia vizaĝo, ŝi ŝajnis proksimume deksesjara; ŝia vestaĵo estis ne senmakula, eĉ pliĝustadire senzorga; sed la esprimo de ŝia pura vizaĝo havis ion fremdan, ion noblan, kiu kaptis la atenton de l’ observanto kaj neeviteble, per movo de kompato, lin altiris al la knabino. Bela oni ne povis ŝin nomi; ŝi estis ja pala kiel travidebla marmoro, kaj ŝiaj gagatnigraj okuloj,—kiam de sub la longaj okulharoj ili ĵetis fajrersimilan rigardon,—ŝajnis maldolĉaj kaj malagrablaj. Sed venis ankaŭ momentoj, dum kiuj ŝi, kvazaŭ frenezulino, lasis malrapide kaj submetiĝe vagadi la malviglan pupilon;—dum kiuj ŝia vizaĝo kovriĝis per gaja rideto, kvazaŭ en ŝia koro parolis voĉo ĝojiga;—kaj tiam, tiam ŝi estis bela kiel alabastra bildo de l’ velkanta floro, kiu malfermas ankoraŭ sian kalikon por la suno, kvankam la vermo jam tramordetis ĝian radikon.
De antaŭ unu horo ŝi sidis tie antaŭ la ŝpinrado, kvazaŭ ŝi estis parto de la ilo, tiel neatente ŝi ŝovis la linon inter siaj fingroj: profunda revado ŝin estis ĉirkaŭinta en nubo; la materia mondo estis por ŝi malaperinta kaj nun ĉiela ĝojo brilis sur ŝia vizaĝo.
Kia ĝojiga penso supreniĝis tiam el ŝia koro ĝis ŝia ridanta vizaĝo? Ŝi mem ne sciis.—Vidu, ŝi malfermas sian belan buŝon: ŝi kantas! Rava devas esti tiu kanto, se ĝi esprimas ŝian emocion; ŝia voĉo estas dolĉa kaj preskaŭ neaŭdebla kiel la malproksima sono de arĝenta trinkpokalo; sed fremda kaj stranga estas ŝia saltetanta kantaĵo,—ŝi kantas:
Kaj tiam ŝi denove eniĝas en sian misteran meditadon.
Dum la junulino, kun klinita kapo, tie sidis antaŭ la ŝpinilo, kaj en memforgeso ŝajnis enprofundiĝinta, maljuna virino venis de la ŝtuparo en la ĉambron. Laŭ la mastra rigardo kiun ŝi direktis al la estingita fajro kaj al la knabino, ŝi povis esti neniu alia ol la farmmastrino. Ŝia okulo tuj flamis pro kolero, kaj, irante al la revanta knabino, ŝi donis al ŝi tiel fortan vangofrapon, ke la surprizita revantino preskaŭ falis de sia seĝo.
«Kio!» kriis la farmistino. «Vi mallaboremulino! Ekbruligu la fajron! Rapide, aŭ mi prenos bastonon por veki vin, mallaborema kreaĵo!»
La junulino stariĝis kaj iris al la fajro, por plenumi la brutan ordonon de la farmestrino; ŝi kredeble estis alkutimigita de longe je tia kruela agmaniero, ĉar ŝia marmorsimila vizaĝo atestis nek doloron, nek suferon; nur sur unu el ŝiaj vangoj ardis ruĝa makulo, kiu sufiĉe montris ke la ricevita frapo ŝin estis dolore kontuzinta.
Tuj kiam la farmmastrino vidis la fajron flamantan sub la kaldrono, ŝi iris al la ŝtuparo kaj kriis kiel eble plej laŭte:
«Leviĝu, vi mallaboremuloj! aŭ mi venos por malsuprenirigi vin, dormuloj! Nu, Trien, Barbel, Jan! leviĝu, estas la kvara!»
Malmultajn minutojn poste la vokitoj venis malsupren. Koncerne la du knabinojn, ili estis la filinoj de la mastrino kaj eble estis iom malpli ol dudekjaraj; cetere, same kiel la plimulto el la kamparaninoj, ili estis vastkorpaj kaj fortikaj, sen ia distingiĝo.
La knabo, kiun lia patrino estis nominta Jan, ne havis pli ol deksep jarojn. Lia vizaĝo havis trajtojn maldelikatajn, sed estis regula kaj vira; liaj esplorantaj rigardoj kaj moviĝema vizaĝo atestis, ke, kvankam la naturo ne donacis al li grandan inteligentecon, li estis tamen bela kaj vigla knabo. Liaj bluaj okuloj kaj longaj blondaj haroj metis sur liajn vizaĝtrajtojn stampon de boneco kaj de dolĉaj sentoj, kiuj efektive kuŝis en lia koro.
Li sola iris al la knabino, kiu staris apud la fajro, kaj diris al ŝi per mallaŭta voĉo:
«Bonan matenon, Lena!»
Al tio voĉo ankoraŭ pli mallaŭta respondis:
«Bonan matenon, Jan. Mi dankas vin.»
Antaŭ ol ĉiu en la farmejo iris al sia laboro, la kafo estis metata sur la tablon, kaj la farmmastrino detranĉis por ĉiuj iliajn buterpanojn. La juna Lena ricevis kiel sian porcion pecon da pano, kiu ne estus sufiĉa por satigi infanon. Tamen, ŝi ne ŝajnis tion rimarki, kaj eĉ ŝiaj okuloj ne plendis pri la krueleco de la mastrino. Jan rigardis Lena kun profunda kompato; kaj kiam li rimarkis ke la pano de la knabino estis preskaŭ tute manĝita, li anstataŭmetis parton de sia pano, ĉiufoje kiam lia patrino estis deturninta la okulojn.
Post la matenmanĝo Jan eliris el la domo kun siaj fratinoj por komenci la ĉiutagan laboron. Lena restis ĉe la farmejo kun la mastrino, por stari kun ŝi apud la buterbarelo, dum la hundo turnos la radon.
Tuj kiam la lakto estis verŝita en la barelon kaj ĉio estis preta por la buterfarado, la mastrino eliris por irigi la hundon en la maŝinon, sed trovis ĝin mortinta en sia ejo. Tiam ŝia malbona furiozo ne plu havis limojn, ŝi enkuris kvazaŭ frenezulino, frapis la malfeliĉan Lena sur la vizaĝon, ŝin puŝis en la ĉambron, kaj nur tiam kriis:
«La hundo estas mortinta, vi knabinaĉo! Vi hieraŭ ne donis al ĝi nutraĵon; sed mi lernigos tion al vi. Ĉi tien!...»
Kaj tiam ŝi rekomencis tre kruele frapi la silentantan junulinon, dum ŝi ekkriis:
«Silentu ĝis kiam vi krevos, obstina azenino! Ĉu vi parolos? Aŭ mi disrompos al vi brakojn kaj krurojn!»
«Mastrino,» diris Lena, kvazaŭ indiferente, «mi hieraŭ donis manĝaĵojn al la hundo. La telero staras ankoraŭ plena antaŭ ĝia kaĝo.»
«Kiel, la telero plena?» kriegis la farmmastrino. «Hipokritulino! Hodiaŭ matene vi metis la nutraĵon en la teleron. Ĉu vi pensas ke mi ne konas viajn ruzojn? Sed vi pentos tion. Nun vi mem kuros en la butermaŝino. Antaŭen! kaj rapide al la rado!»
Verŝajne tia nova malbonago kaŭzis al Lena grandan timon, ĉar ŝi ektremis en ĉiuj membroj, kaj staris meze de la ĉambro kun klinita kapo kaj pendantaj brakoj, kiel kondamnitino, kiu estas kondukota al la eŝafodo. Tamen, ŝi ne diris unu vorton.
La pacienca submetiĝo de la knabino ne plaĉis al la farmmastrino: pro sia subpremata furiozo ŝi tiris branĉon el la branĉfasko kiu kuŝis apud la fajrejo, ĝin levis, kvazaŭ ŝi per ĝi volus frapi Lena sur la kapon, kaj ripetis sian ordonon:
«Nu, rapide al la butermaŝino! Ĉu vi iras aŭ ne?»
Lena malrapide fleksiĝis sur ambaŭ genuoj, petege etendis la manojn, direktis siajn nigrajn okulojn ploreme al sia persekutantino kaj diris:
«Ho, kompatu min! Mi kuros en la maŝino; sed, pro Dio, ne plu frapu min!»
Je tiu momento, la pordo vivege malfermiĝis, kaj Jan rapide eniris en la ĉambron; li kuris al Lena, ŝin restarigis kaj diris kun subpremata kolero al sia patrino:
«Ho, patrino, kiel vi kapablas esti tia? Estas ĉiam same: mi neniam povas iri al la kampo, ne aŭdante vin alkriegi kaj insulti tiun malfeliĉan Lena kvazaŭ beston. Se vi nepre volas ŝin mortigi, mortfrapu ŝin per unu frapo! Ĉu vi do ne vidas, ke ŝi estas malsana kaj ftizas?...»
Je tiuj lastaj vortoj larmoj ŝprucis el la okuloj de la knabo, kaj li aldiris petante:
«Ho, patrino, lasu ŝin trankvila! Se ne, mi diras tion al vi: kun la unuaj soldatoj, kiuj preterpasos, mi kuniros, kaj plu neniam vi revidos min!»
«Mi diras ke ŝi kuros en la buterigilo! Tio lernigos al ŝi pereigi la hundon!» kriis la farmmastrino.
«Kion vi diras, patrino?» kriis Jan kun timo kaj indigno. «Ŝi? Lena? kuri en la buterigilo! Ho, ho, patrino, tio estas troa. Rapide, diru al mi, ĉu vi forlasas tiun malbonan ideon,—rapide, rapide!»
«Vidu lin tremantan, la frenuzulon!» diris la patrino moke ridante. «Kaj kion vi farus?»
«Aŭskultu, patrino,» respondis Jan kun seriozo, kiu faris grandan impreson sur la farmmastrinon, «se Lena iras en la butermaŝino, tiam mi foriras de tie ĉi, eĉ se vi min ligus per katenoj.... Kredu min, patrino, aŭ mi tion ĵuros per terura ĵuro!»
Nun la mastrino ankaŭ tremis pro subpremita kolero; kaŭzis al ŝi frenezan furiozon, ke ŝi devis kliniĝi antaŭ la minaco de sia filo. Li estis la sola viro en la farmejo, kaj havis jam sufiĉe da fortoj kaj sperto por plenumi en la terkulturo la taskon de sia mortinta patro. Lia foriro estus la ruiniĝo de la farmbieno.—Dum la mastrino klinigis la vizaĝon de la junulino per siaj flamaj rigardoj, ŝi kriis:
«Nu, ke ŝi tiam foriru el mia ĉeesto. Leviĝu, mallaboremulino! kun la blanka bovino al la vojrando—kaj ke mi ne plu vidu vin antaŭ la kvara, aŭ mi maldolĉe trafos vin!—Kaj vi, Jan, diru al Trien, ke ŝi venu por buterigi.»
Lena eliris malrapide el la ĉambro por preni la bovinon el la stalo. Alveninte ĉe la pordo, ŝi turnis la kapon kaj ĵetis el siaj brilantaj nigraj okuloj malrapidan kaj malviglan rigardon al Jan, kvazaŭ ŝi volis diri:
«Dankon, dankon,—vi protektas mortantinon! Mi preĝos por vi kiam mi estos alveninta en la ĉielo.»
Jen marŝas Lena kun la bovino por serĉi laŭlonge de la rivereto la forgesitan herbon. Ŝi kondukas la beston per la ŝnuro kaj promenas malrapide antaŭ ĝi sur la vojeto. Alveninte ĉe loko, kie la erikejo limtuŝas la malaltajn marĉterojn, kaj estas samtempe ombrita de alnarbetoj kaj moviĝantaj juniperoj, Lena deflankiĝas kelkajn paŝojn de la vojeto. Tie ĉi staras fago, kiu eble estis semita de birdo; ĉar kiel ajn malproksimen oni povas vidi, oni ne plu renkontas foliaĵon similan al ĝia. Ĉe la piedo de la alta fago, Lena eksidas teren; ŝi profunde klinas la kapon, senmove rigardas malsupren, ellasas la ŝnuron kaj refalas en sian kutiman revadon.
Nun, en la libera aero, sub la nemezurebla ĉielo, ŝi deŝarĝas sian koron de l’ entenita malĝojo; ŝia buŝo ne plendas, neniu sopiro eliras el ŝia brusto; sed mallaŭta fluo de brilantaj akvoperloj ruliĝas sur ŝiajn genuojn. Longe, tre longe daŭras ŝia doloro; tamen, ŝiaj larmoj iom post iom malpliiĝas, kaj fine ŝi relevas la kapon. Ŝi direktas sian malsekan pupilon ĉielen kaj kantas, kvazaŭ ŝi sendus preĝon al Dio:
Kion do povis en la buŝo de Lena signifi tiu mistera kaj stranga kanto? Vane oni pri tio demandus al ŝi klarigon; ĉar ŝi mem estis nekonscia kial ŝiaj lipoj, sen ŝia scio, konstante ripetis la saltetantajn vortojn de la kanto. Ŝi ankaŭ ne memoris ke iu estus iam antaŭ ŝi kantinta la kanton, kaj eĉ kredis ke ĝi, sen antaŭa kaŭzo, kun rimo kaj ritmo estis formiĝinta en la fundo de ŝia koro. Ĝi nun estis parto de ŝia mistera estaĵo, kiel dua, nur por ŝi komprenebla voĉo; kvankam la kanto nenion klaran esprimis al ŝia spirito, ŝi tamen amis ĝin kiel riĉan fonton de konsolo kaj plidolĉigo de sia sufero, kaj ŝi kutimis, en ĉiuj momentoj de ĝojo aŭ malĝojo, ĝin uzi kiel esprimon de siaj plej profundaj emocioj.
Tiel potenca estis la kanto sur ŝian propran animstaton, ke ŝi, post kiam ŝi estis ĝin diversfoje kaj kun pli kaj pli gaja tono ripetinta, ŝajnis tute forgesi ke ŝi estis destinita por perei kaj morti sub kruelaj agadoj. La sorĉa Rikke-tikke-tak lumigis ŝian vizaĝon per ripozo kaj paco; ŝi tiam malrapide leviĝis, kondukis la bovinon iom antaŭen al pli taŭga vojrando, kaj trakuris la erikejon ĝis sabla monteto, kiu iom pli malproksime altiĝis super la nemezurebla ebenaĵo.
Sur la supro de tiu nuda sablomonto, estis enpremita la formo de sidanta homa korpo. Sendube Lena tre ofte vizitis tiun lokon; ĉar ŝi nun ankaŭ sidiĝis sur la teron kiu portis la premsignon de ŝia korpo. Kun antaŭenklinita kapo, kun la malstreĉitaj brakoj sur la genuoj, ŝi direktis sian nigran pupilon al bluiĝanta punkto ĉe la senlima horizonto.
De tiu punkto, eble malproksima urbo, ŝajnis eliri vojo, kiu kun ĉiuspecaj kapricaj kurbiĝoj trazigzagis la erikejon kaj, flanke de la farmejo, perdiĝis en la marĉherbejoj. Al la apenaŭ videbla komenco de tiu vojo la okuloj de Lena estis senmove direktitaj; ŝi tie sidis kiel la orfino de l’ fiŝkaptisto, kiu de la supro de la dunoj superrigardas la kvietan maretendaĵon kaj kun timeganta koro atendas barkon kiu neniam plu revenos! Sed ne estis tute same por Lena; ŝi ankaŭ atendis ion, sed ne sciis kiun nek kion ŝia koro deziras. Ŝi, vere, ĉiam rigardadis sur la vojon, kaj eble kuŝis en ŝi la sekreta espero, ke laŭ tiu vojo alvenos savonto; sed ŝi konis neniun en la mondo; centoj da vojaĝantoj povus preterpasi, ne vekante ŝian atenton. Ĉu ŝi do estis freneza? Ho, tute ne,—kvankam la filinoj de la farmmastrino ŝin nomis la frenezulino.
Pro senĉesa doloro kaj sub la premegado de l’ malbona akcepto, Lena estis al si kreinta vivmanieron por si mem. Ŝiaj nekomprenitaj agoj ŝajnis ja ofte porti la stampon de l’ frenezeco; kaj tamen, pro tiu senĉesa pripensado, ŝia spirito estis delikatiĝinta, kaj ŝia imago estis akirinta mirindan potencon. La sekretaj emocioj, kiuj supreniĝis el ŝia brusto, neniel estis detruintaj ŝian juĝadon; ŝi pripensis kaj meditis ĉion kio al ŝi okazis, sed la rezulto de ŝia pensado ĉiam en ŝi restis enfermita. Por kio utilis al ŝi inteligenteco kaj prudento? Ĉu ŝi ne estis destinita al certa konsumiĝo?
La suno jam lumigis la okcidentan deklivon de l’ sablomonteto; jam estis de longe posttagmezo, kaj Lena sidis ankoraŭ tie, direktante sian fiksan rigardon al la bluiĝanta punkto. Ŝi malsatis kaj tion ja sentis; ŝiaj intestoj certe dolore sin sentigis... Sed ŝi restis sidanta.
Je tiu momento juna kamparano penetris singarde tra la alnarbetaro, laŭlonge de l’ rivereto; kelkfoje li deturnis la kapon al la farmejo, kvazaŭ li timis ke oni vidos lin, kaj fine alvenis ĉe la fago, kie la junulino estis verŝinta siajn larmojn.
Tiam, sin turnante al la sabloduno, li metis ambaŭ siajn manojn al la buŝo, por doni al sia voĉo difinitan kaj limigitan direkton, kaj kriis:
«Lena! Lena!»
La knabino leviĝis kaj alproksimiĝis kun malrapidaj paŝoj al la juna kamparano, kiu per la fingro montris al ŝi, ke ŝi sidiĝu apud li. Tiam li prenis de sub sia kitelo tranĉaĵon da nigra pano kaj pecon da lardo, distranĉis tiun ĉi lastan per sia tranĉilo en pecetojn sur la panon, kaj, ĝin prezentante al la junulino, li diris mallaŭte, dum li metis kruĉeton da biero kontraŭ juniperarbeton:
«Lena, jen manĝaĵo kaj trinkaĵo.»
La junulino lin rigardis kun profunda dankeco kaj komencis efektive manĝi la nutraĵon, dirante per mallaŭta voĉo:
«Jan, Dio vin rekompencos, ĉar vi protektas min en mia mizera vivo. Dankon pro via dolĉa amikeco.»
Intertempe la brusto de la juna kamparano estis premita de doloro; li nenion diris, kaj rapida larmo fluis el liaj bluaj okuloj, ĝis kiam Lena, finmanĝinte, metis sian manon sur lian ŝultron kaj komencis kun li la jenan interparoladon:
«Jan, mia bona amiko, ne ĉagreniĝu pro mi. Viaj larmoj pli doloras min ol la frapoj de via patrino.»
«Pardonu ŝin pro mi. Ĉar se vi mortus ne preĝinte por ŝi, ho, tiam post ĉi tiu vivo ne estus por ŝi ĉielo... Ŝi estas tamen mia patrino, Lena. Pardonu do al ŝi.»
«Estas nenio por al ŝi pardoni, Jan; en mi ne estas malamo, eĉ ne memoro pri la sufero. Mi jam ĉion forgesis.»
«Ne trompu min, Lena. Kiu povas forgesi tiajn malbonajn agadojn?»
«Mi jam pli ol unu fojon diris tion al vi, kaj vi ne komprenas min, ĉar mi mem ne komprenas kiamaniere mi vivas. Dum oni man- kaj piedfrapas min, mia korpo sentas ja doloron, sed mia spirito restas libera, kaj ĝi daŭrigas revadi pri io duba kaj nekonata, kio preterflugas antaŭ miaj okuloj, kaj karesas min. Tiuj revoj estas la nutraĵo de mia animo;—per ili mi ĉion forgesas: ili parolas al mi pri alia, pli bona vivo kaj kredigas al mi, ke mi ne ĉiam restos orfino. Ĉu Dio en la ĉielo fariĝos mia patro, aŭ ĉu mi revidos mian patrinon, antaŭ ol morti? Mi ne scias!»
«Viaj gepatroj estas mortintaj, Lena. Mia patrino ofte diris tion al mi. Sed pro tio ne estu malgaja: vidu miajn brakojn, kiel fortaj ili jam estas! Ankoraŭ kelkajn jarojn, kaj mi estos viro. Ho, vivu ĝis tiu tempo, Lena! Mi laboros por vi de l’ mateno ĝis la vespero, eĉ se mi eterne devus esti via servisto.»
«Mia servisto, vi!... Tio ne okazos, Jan. Rigardu mian vizaĝon, kaj diru, kion vi vidas en miaj travideblaj vangoj?»
La juna kamparano metis ambaŭ manojn antaŭ sian kapon, kaj diris enbuŝe kun dolora ekĝemo:
«La morton, la morton!»
Longa silento regis nun sub la tremetantaj juniperoj, ĝis kiam Jan, prenante la manon de Lena, ŝin jene alparolis:
«Lena, vi neniam konis viajn mortintajn gepatrojn; de via infaneco vi estis edukata de mia patrino, kaj vi travivis pli da sufero kaj doloro, ol dek homoj povus elporti. Se tio daŭrus, vi mortus, mi tion konfesas kun plorantaj okuloj; sed se de nun oni lasus vin trankvila kaj bone agus al vi, ĉu vi ne daŭrigus vivi?»
«Daŭrigi vivi?» ripetis Lena, «kiu konas la horon de sia morto? Mi komprenas kion vi volas fari.—Kial pro mi eksciti vian patrinon kaj altiri sur vin ŝian malamon?»
«Kial!» kriis Jan kun duonkolera esprimo. «Kial? Ho, mi nescias; sed, kredu min: se vi havas fiksan ideon, revon, kiu tute plenigas vin, mi ankaŭ havas ideon, kiu ĉiam akompanas min, ĉe la plej peniga laboro same kiel dum la plej profunda dormado. Tiu ideo, estas ke mi devas kompensi por vi la malbonaĵojn kiujn faris al vi mia patrino. Ho, Lena, mi ne parolas tiel bele kaj konvinke kiel vi; sed, pro Dio, ne dubu pri tio: de post la tago de via morto Jan ne plu laboros, kaj baldaŭ, en la tombejo, li kuŝos sub la tero apud vi! Kaj se vi demandus min kial, mi ne povus doni al vi klarigon. Sub mia kitelo batas koro kiu sentas ĉi tion: vi estas malfeliĉa orfino,—tio al mi sufiĉas. Daŭrigu do vivi, Lena, ĝis kiam mi estos plenkreska kaj plenaĝa; tiam mia laboro...»
«Hejmen kun la bovino!» subite kriis de malproksime minacanta voĉo.
Jan leviĝis, rigardis petegante en la okulojn de Lena kaj malaperis inter la alnarbetaro, dum li dolĉe diris:
«Mi tuj venos al la farmejo. Iru kviete, ŝi ne frapos vin!»
Lena prenis la bovinŝnuron en la manon kaj enpaŝis malrapide la vojeton al la farmejo.
En la vilaĝo Westmal[4] staris malgranda forĝejo, en kiu kvar viroj, la mastro kaj tri laboristoj, sin okupis pri diversaj forĝlaboroj. Tiom kiom ebligis la bruo de l’ fajliloj kaj marteloj, oni tie parolis pri l’ imperiestro Napoleono kaj pri liaj grandaj agoj. Unu el la helpantoj, al kiu mankis du fingroj de la maldekstra mano, ĵus komencis gravan rakonton el la milito de Italujo, kiam subite du rajdantoj haltis antaŭ la forĝejo, kaj unu el ili kriis al la forĝistoj:
«Ĉi tien, amikoj! oni hufnajlu mian ĉevalon!»
La laboristoj rigardis scivole la du fremdulojn, kiuj nun desaltis de siaj ĉevaloj. Oni facile povis rimarki ke ambaŭ estis militistoj, ĉar unu el ili havis profundan cikatron tra sia vizaĝo kaj portis ruĝan rubandon sur sia vesto; la alia, kvankam ankaŭ vestita per riĉaj burĝaj vestaĵoj, ŝajnis submetita al li kaj prenis la bridon de lia ĉevalo, kun la demando:
«Ĉe kiu piedo, kolonelo?»
«Antaŭe, maldekstre, leŭtenanto!» estis la simpla respondo.
Dum unu el la helpantoj prenis la ĉevalon kaj ĝin kondukis en la hufstalon, la kolonelo eniris la forĝejon, ĝin atente ĉirkaŭrigardis kaj prenis laŭvice diversajn laborilojn en la manon, kvazaŭ li provis rekoni kelkajn da ili. Kaj efektive li baldaŭ trovis kion li serĉis: per unu mano li tenis nun pezan prenilon kaj per la alia martelon, kaj rigardis tiujn ilojn kun nekomprenebla rideto, kiu tiel mirigis la laboristojn, ke ili restis kun malfermita buŝo rigardantaj la fremdulon.
Intertempe la fero estis metita en la fajron; la balgoblovilo ĝemis, kaj brilaj fajreroj ĉirkaŭis la flamajn karbojn. La laboristoj staris pretaj, kun la marteloj en la manoj; la mastro prenis la feron el la fajro kaj komencis la laŭritman forĝbruadon.
Tiu gaja muziko ŝajnis tre emocii la kolonelon; li aŭskultis kun ĝoja esprimo sur la vizaĝo, kvazaŭ alloga kordludado sonis en liaj oreloj. Tamen, kiam oni estis tuj deprenonta la hufferon de l’ amboso, por provi ĝin ĉe la piedo de la ĉevalo, fierega malŝato sin montris sur lia vizaĝo;—li prenis el la manoj de la mastro la prenilon kun la fero, tiun ĉi remetis en la fajron, kriante:
«Ne tiel! Kiel maldelikatan vi farus? Nu, gaje, knabo, blovu nur!»
Dum oni plenumis lian ordonon pro respekto kaj ĉiu lin kun miro rigardis, li demetis sian veston kaj nudigis siajn muskolhavajn brakojn. Kiam la fero estis blanke varmigita, li ĝin metis sur la amboson. Tiam, prenante la manmartelon, same kiel fajrolaboristo[5], li gaje kriis al la helpantoj:
«Atentu, viroj! Mi batas takton, ni forĝos huffereton tian, ke la ĉevaloj de l’ imperiestro ne havas pli bonajn. Nu! Atentu la kanton!
Nu, rigardu tiun huffereton!»
La laboristoj rigardadis la belan kaj delikatan hufferon kun malfermita buŝo kaj kvazaŭ mutiĝintaj. Nur la mastro ŝajnis pensi pri io alia kaj de temp’ al tempo skuis la kapon, kiel iu, kiu enprofundiĝis en dubon. Li pliproksimiĝis al la fremdulo, kiu nun jam estis ree surmetinta sian veston; sed kiel ajn atentege li lin rigardadis, li tamen ŝajnis ne rekoni lin.
Rapide nun la ĉevalo estis hufnajlita, kaj jam atendis antaŭ la forĝejo por preni sian rajdanton. La kolonelo donis al la mastro kaj al ĉiuj laboristoj afablan manpremon, kaj metis du orajn Napoleonojn sur la amboson, dirante:
«Unu por la mastro,—unu por la helpantoj. Trinku vi ĉiuj gaje je mia sano!»
Poste li surĉevaliĝis kaj kun sia kunulo antaŭen rajdis en la vilaĝon.
La du fremduloj estis apenaŭ malaperintaj malantaŭ ia angulo, kiam la laboristoj kune sin turnis al la mastro kaj lin rigardis kun demandanta mieno.
«Kolonelo, kolonelo!» murmuris unu el ili, «mi diras ke la viro estas forĝisto, aŭ estis. Mi estas certa ke vi konas lin, mastro!»
«Verdire», respondis la mastro, «en mia vivo mi nur konis unu personon, kiu kun tiom da rapideco kapablis forĝi tian malpezan kaj delikatan hufferon. Kaj se mi ne eraras, la kolonelo estas neniu alia ol Karel van Milgem, kiun kutime oni nomis Rikke-tikke-tak.»
«Ĉu li eble estas la gaja forĝisto de Westmal?» diris unu el la laboristoj. «Mi multe aŭdis pri Karel Rikke-tikke-tak; sed tiu estis ebriulo, malsprita drinkemulo, kiu ofte malordigis la tutan vilaĝon. La kolonelo ŝajnas multe tro respektinda viro. Estas neeble!»
La mastro sidiĝis sur la amboson kiel iu, kiu sin preparas por rakonti, kaj jene parolis al la helpantoj:
«Amikoj, nia tagsalajro estas ĉiuokaze dekoble perlaborita; ni ne plu laboros antaŭ la ripoztempo. Aŭskultu kaj juĝu vi mem. La kolonelo estas certe Karel van Milgem. Antaŭ proksimume dekses jaroj loĝis tie ĉi, en tiu sama forĝejo, juna viro, kiu estis edziĝinta kun belega kamparanino el la ĉirkaŭaĵo de Moll. Ili tiel amegis unu la alian, ke la tuta vilaĝo miris pri tia ĉiela edziĝo. Karel van Milgem, ĉar tiu ĉi viro estis li, laboris de l’ mateno ĝis la vespero, tiom ke ŝvito gutetis de lia frunto, kaj ĉar la tutan tagon li kantis ĉe l’ amboso tiun saman strangan kanteton, kiun tiel bone konas la kolonelo, oni inter la amikoj lin nomis Karel Rikke-tikke-tak. Kontenta li estis ĉiam, humora en ĉiuj siaj respondoj, kaj neniam eliris el lia buŝo vorto kiu ne gaje ridigis. Pro tio, ne estis en Westmal unu homo tiom amata de ĉiuj kiom Karel, la gaja forĝisto. Jam Karel estis de kelkaj jaroj edziĝinta, ne havante infanojn, kiam subite li rimarkis ke li baldaŭ estos patro. Nun lia ĝojo ne plu havis limojn; la stranga kanto de Rikke-tikke-tak ne ĉesis sin aŭdigi de l’ mateno ĝis la vespero, kaj tie ĉi kaj tie oni ektimis, ke Karel povus freneziĝi; ĉar pro ĝojo li ne plu povis kvietiĝi. La tago fine venis: Karel iĝis patro de ĉarma filineto; sed, ho ve! lia malfeliĉa edzino ne plu leviĝis. Ŝi kuŝas en la tombejo;—vi ja scias, kie staras la fera kruceto. De post tiu malfeliĉa momento, Karel ne plu estis la sama viro; li lasis la martelon kuŝanta apud la amboso, ekbruligis sian fajron ne plu du fojojn ĉiusemajne kaj komencis drinki, kvazaŭ li volus sin memmortigi. Ĉiuj liaj kantetoj estis forgesitaj, kaj li tiel senmore vivadis, ke li fariĝis la skandalo de la tuta vilaĝo. Kiam li revenis hejmen, ebria kaj kolera, li kutime agis kvazaŭ frenezulo; sed la servistino, kiu loĝis ĉe li por prizorgi la infanon, konis certan rimedon por trankviligi lin. Ŝi metis lian filineton sur liajn brakojn,—kaj, kiel ajn ebria estis tiam Karel, li kvietiĝis per la vido de sia infano kvazaŭ per nekonata sorĉpotenco. Tiam li gaje ridis kiel antaŭe, metis la infanon sur sian genuon, kaj, ŝin rajdigante kvazaŭ sur ĉevalo, li ĉiufoje kantis ankoraŭ kun nova ĝojo sian strangan kanton de Rikke-tikke-tak. Ke Karel iam estis fariĝinta tute malbona viro, mi ne kredas; ĉiu sufiĉe sciis, ke la morto de lia tro amata edzino estis la kaŭzo de lia ĉagreno kaj de lia drinkemo; kaj ĉiufoje kiam Karel devis preteriri la tombejon kaj la feran krucon, eĉ kiam li estis tiel ebria ke li ne plu kapablis stari, tamen larmoj elŝprucis el liaj okuloj, dum ĉiuj tion vidis. Tial oni tre kompatis lin, kaj la najbaroj, sen lia scio, provizis lian infanon per ĉio. Tiu vivmaniero estis daŭrinta proksimume tri jarojn, kiam Karel grave malsaniĝis kaj sufiĉe longatempe devis resti en sia lito. Liaj amikoj, helpatoj de la pastro, tiel bone estis admonintaj lin dum lia malsano, ke li ŝajnis tute resanigita je sia drinkemo; sed alia ideo estis en li naskiĝinta. Li volis forlasi la vilaĝon, kie la tombo de lia edzino tro ofte sin al li prezentis; kaj, ne dirinte al iu ajn kien li volis iri, li vendis sian forĝejon, kunprenis ian frumatenon sian kvarjaran infanon tra la erikejo, kaj restis for. Neniam, de tiu tempo, ni aŭdis ion pri li aŭ lia infano.»
«La kolonelo estas Karel Rikke-tikke-tak; tio ne estas pridubebla!» kriis unu el la laboristoj.
«Certe, li estas van Milgem mem,» daŭrigis la mastro. «Li prenis multajn ilojn en la manon: tiuj kiujn mia patro aŭ mi faris aŭ aĉetis, li ĉiujn indiferente demetis, sed ĉiujn laborilojn kiuj estas konservitaj el la forĝejo de Rikke-tikke-tak, li rigardis kun emocio;—vi ja bone tion rimarkis,—kaj ankaŭ lia Kempenlanda lingvo, lia lerteco en la forĝado kaj super ĉio lia kanteto! Jes, jes, li estas knabo el nia vilaĝo... Kiu tion dirus, kolonelo!»
Dum en la forĝejo oni tiele daŭrigis paroli pri Karel Rikke-tikke-tak, la du fremduloj estis enirintaj la gastejon la Krono, estis enstaligintaj siajn ĉevalojn kaj iom manĝintaj; poste la kolonelo sole forlasis la gastejon, piediris sur la grandan vojon kaj alfrapis ĉe la sekretario de la komunumo. Li estis kondukata en apartan ĉambreton kaj atendis sufiĉe longe, antaŭ ol la sekretario revenis de la kampo kaj malfermis la pordon de la ĉambro kun profunda solena kliniĝo, dirante:
«Sinjoro kolonelo van Milgem, via humila servanto. Pardonu al mi, ke mi...»
Sed la kolonelo ne lasis al li la tempon por pliaj ĝentilaĵoj, kaj, afable prenante lian manon, li demandis:
«Nu, amiko, kion vi eksciis? Ĉu mia infano estas trovita?»
«Ne, sinjoro kolonelo, ne jam,» respondis la sekretario senkuraĝe.
«Ve!» ĝemis la militisto, malespere metante la manon sur la frunton, «ĉu mi do devus forlasi mian tutan esperon?»
«Sinjoro kolonelo,» rediris la sekretario, «bonvolu aŭskulti miajn klarigojn, kaj vi opinios ke, anstataŭ perdi ĉiun esperon, ni verŝajne alproksimiĝas al la malkovro de la vero. Je via lasta vizito vi lasis al mi sufiĉe da mono por ke mi ne ŝparu kostojn por enketoj, kaj vi povas kredi ke mi nenion preterlasis por meriti vian favoron kaj la promesitajn mil frankojn. Jen tio kion mi eksciis. Kiam Karel van Milgem (la sekretario profunde kliniĝis antaŭ la kolonelo) forlasis Westmal kun sia kvarjara infano, li diris al neniu kien li intencis iri; eble li mem tion ne sciis. Tiam mi per vi sciiĝis kaj trovis konfirmite per miaj esploroj, ke en Weelde, apud Turnhout, li konfidis sian infanon al ia maljuna lernejestro, Pieter Driessens, kiu ekster la vilaĝo vivis sole kaj izolite kun sia edzino. Karel van Milgem estis doninta al la adoptintaj gepatroj de sia infano malgrandan feran keston en kiu estis enŝlosita la vendmono de lia forĝejo, kaj kiun la du maljunuloj okaze de bezono povis malfermi, por ke al la infano kaj al ili mem ne manku io necesa. Tiam Karel van Milgem estas foririnta al Holando, kie, laŭ verŝajno, li eniris militservadon sub la komando de la Franca generalo Pichegru. Certe estas, ke de tiu tempo li ne plu zorgis pri sia infano. Tion almenaŭ rakontis al mi la enloĝantoj de Weelde, kiuj estas konintaj Pieter Driessens.»
«Tiuj homoj ne scias kion ili diras, amiko,» interrompis lin la kolonelo, «mi skribis eĉ du fojojn el Egiptujo por informiĝi pri la stato de mia infano. Ĉiuj miaj leteroj restis sen respondo; kaj kiam, post la morto de Kleber, mi revenis Francujon, kaj estis fine al mi permesite veni persone por viziti mian infanon; kiam kun malkvieta koro mi galopis tra la erikejo kaj alproksimiĝis al la loko kie mi estis lasinta mian filinon,—mi nur trovis cindramason! Al vi diri kion mi sentis antaŭ tiu terura vidaĵo, estas neeble, sekretario: vi ankaŭ havas infanojn... Feliĉe mi aŭdis el la buŝo de kelkaj kamparanoj, ke Pieter Driessens kun la malgranda Monica sin estis savinta el la brulado, kaj foririnta por peti almozojn.»
«Tio estas vera, sinjoro kolonelo; la edzino de Pieter Driessens cindriĝis; li sola, portante la malgrandan Monica sur la dorso kaj feran kesteton sub la brako, sukcesis sin savi el la flamoj. Tiam li ricevis belan rekomendleteron por almozpeti kaj forvojaĝis kun sia adoptita infano, por peti helpon en la vilaĝoj. Mi scias per fidindaj informoj, ke oni vidis lin almozpetantan kun la malgranda Monica en Ravels, Merxplas, Beerse, Arendonck kaj Rethy; sed de kiam li forlasis tiun lastan vilaĝon, li estis sola: oni vidis lin sen la malgranda Monica en Meerhout, Olmen, Balen kaj Moll, kie li malsaniĝis kaj mortis. Nur de antaŭhieraŭ mi konas la lokon kaj la tagon de lia morto. La sekretario de Moll sendas al mi lian mortateston kaj aldiras, ke en la poŝoj de la bruldetruita Driessens[6] oni nenion trovis, kio povus retrovigi la postsignon de l’ infano, kiun, li tion scias, mi senhalte serĉadas. Li ankaŭ ne parolas pri la fera kesteto. Ĉu vi kredas, sinjoro kolonelo, ke Pieter Driessens estis kapabla por fari ion malbonan al via infano aŭ ŝin forlasi en la erikejo aŭ la arbaroj?»
«Ho, neniam!» respondis la kolonelo, «li iam estis mia instruisto kaj restis ĉiam mia plej bona amiko. Kiam mi venis ĉe lin kun mia infano kaj diris al li, ke mi volas iri Holandon por, kiel vi supozas, preni servon ĉe Pichegru, li mem petegis min ke mi lasu mian Monica loĝadi ĉe li, tiom por lia propra plezuro en liaj maljunecaj tagoj, kiom por la bono de l’ infano, ĉar sen tio mi estus devigita ŝin konfidi al fremdaj manoj. Mi estas certa, sekretario, ke li ie cedis la malgrandan Monica al bonaj homoj, kaj donis la feran kesteton, laŭ mia intenco, al ŝiaj novaj adoptintaj gepatroj.»
«Tio estas ankaŭ mia konvinko, sinjoro kolonelo; kaj, ĉar miaj informoj kredigas min ke Monica devas esti inter Rethy kaj Meerhout, mi intencis iri morgaŭ al Moll kaj viziti ĉiujn ĉirkaŭantajn vilaĝojn kaj farmbienojn.»
«Nu, sekretario, mia amiko, faru kiel vi diras; via peno ne restos sen rekompenco. Mi disponas ankoraŭ kelkajn tagojn, kaj volas ekprovi ĉu mi povas vin helpi. Hodiaŭ vespere ni noktloĝos en Lichtaert, kaj morgaŭ, je proksimume tagmezo, ni estos ankaŭ ĉe la sekretario de la komunumo Moll, por konsiliĝi kun vi pri tio, kion ni estas farontaj.—Ne ŝparu monon, mia amiko; prenu komfortan veturilon kaj ne senutile lacigu vin pro mi. Do ĝis morgaŭ; Dio havigu al ni feliĉan rezulton!»
Post tiuj ĉi vortoj la kolonelo stariĝis, premis la manon de la sekretario kaj reiris al la Krono. Unu horon poste, du rajdantoj eniris la vojon al Lichtaert.
La morgaŭan tagon, frumatene, kolonelo van Milgem kun sia kunvojaĝanto rajdis sur la ondlinia erikeja vojo kiu kondukas de Lichtaert al Moll.
La suno brilege radiis ĉe la blua ĉielo kaj suprenigis el la sabla ebenaĵo moviĝantan nebulvualon, kiu similigis ĝin al brulanta maro kun malprecizkoloraj flamoj. La karakteriza aromo de l’ erikejo kaj la odoro de la erikbulfajroj[7] plenigis la aeron; la cikadoj kantis sian unutonan kanton, kaj mil aliaj bestetoj petolis inter la floraro de l’ erikejo. Ĉio tio potence impresis la sentojn de la kolonelo: en tia aero li estis pasiginta siajn plej belajn jarojn; ĉio, eĉ la delikata herbo, revenigis en lian memoron pensojn emociantajn. Li do rajdis kun klinita kapo antaŭ sia kunulo kaj, profunde silentante, li lasis senatente pendi la bridon de sia ĉevalo.
Dum pli ol unu horo la juna leŭtenanto respektis la silentadon de sia superulo. Tamen, post tiu tempo li irigis sian ĉevalon flanke de tiu de sia kunvojaĝanto kaj diris kun konsolanta voĉo:
«Kolonelo, forpelu do vian malĝojon. Mi tre bone komprenas vian deziron revidi vian infanon; sed viro kiel vi, kiu centfoje rigardis sentime la malamikon kaj la morton, ĉu tiu lasus sin subpremi de ordinara sufero?»
«Ordinara sufero?» respondis la kolonelo, «efektive, Adolf, ĝi estas ordinara sufero; sed pro tio ĝi ne estas malpli profunda. Bone komprenu tion, mia amiko: dum mia tuta vivo mi nur unu fojon amis virinon. Kvankam ŝi estis kamparanino, ŝia memoro sekvas min eĉ sur la batalkampon. Ŝi estas mortinta, la kompatinda Barbara! sed ŝi lasis al mi infanon, la garantiaĵon de nia amo, kiun ŝi donis al mi je la kosto de sia vivo. Esti devigata timi ke la sola produkto de nia edziĝo eble vagadas almozpetante, suferas pro malsato kaj honto, dum mi havas la rimedojn por ŝin por ĉiam feliĉigi! Scii, ke mia Barbara eble el la ĉielo igas min responda pri sia infano...»
«Kolonelo, kolonelo!» interrompis la leŭtenanto, «vi trofantaziigas vian doloron; tio ne estas la rimedo por ĝin malakrigi. Konsideru do la aferojn kun kvieteco. Militisto havas ja sufiĉe da povo sur sian koron por konsoliĝi pri malfeliĉo, eĉ pli granda ol tiu ĉi.»
«Ĉu vi do pensas, Adolf,» rediris la kolonelo, «ke oni tiel facile per fero ĉirkaŭas sian koron kiel sian korpon? Vi eraras. Mi scias ke vi supozas vin sensenta, kaj vi ĉiam pri tio ŝajnas fiera. Vana estas tamen via supozo. De antaŭ dek jaroj vi forlasis vian vilaĝon, ĉu ne? Nu, diru al mi, se via okulo tie, ĉe la horizonto, subite ekvidus la dometon, en kiu loĝas via maljuna patrino, ĉu vi verŝus larmojn aŭ ne?»
La juna leŭtenanto silentis dum kelkaj minutoj kaj respondis kun mallevitaj okuloj, kvazaŭ li estus hontanta:
«Ho, mi surgenuiĝus kaj verŝus larmojn, kolonelo!»
«Ha, tiam vi ankaŭ facile komprenos, ke mi tute allasas min al la espero revidi mian infanon kaj senĝene verŝus larmojn, se Dio permesus al mi ŝin trovi. Sciu, Adolf: mi havas nek patrinon, nek patron, nek fraton, nek parencojn; en la mondo ekzistas nur unu estaĵo, al mi ligita per ligiloj de l’ sango kaj de l’ rememoro; tiu estaĵo estas la infano de mia malfeliĉa Barbara. Ŝi mortante donis ŝin al mi en miajn brakojn, kaj diris ankoraŭ dum ŝi ploregis: ho, ĉiam amu ŝin, amiko!»
La voĉo de l’ kolonelo estis dum tiuj vortoj fariĝinta tiel sensona, ke la leŭtenanto, pro respekto al lia emocio, restis malantaŭe kaj silentante malproksimiĝis de sia superulo. Tiu ĉi baldaŭ mem malakcelis sian ĉevalon kaj atendis sian kunulon. Tiam li antaŭenmontris per la fingro kaj diris profunde kortuŝite:
«Adolf, se vi metus vian manon sur mian koron, vi sentus kiel rapidege la sango fluas tra miaj vejnoj. Mia bona amiko, ne miru ke larmoj brilas en miaj okuloj. Ĉu vi vidas tie, super la juniperoj, altan fagon levantan sian imponantan supron apud la rivereto? Tiu arbo aŭdis mian unuan amvorton! En ĝia ombro tremetanta knabino ricevis mian timeman amkonfeson! Ĉio konas min ĉi tie: herbo, eriko, akvo, arboj, ĉio salutas min per lingvo kortuŝanta. Venu, malsupreniĝu ni ĉi tie. Mi volas vidi, ĉu la ŝelo de la fago konservis la signon de nia amo!...»
Dum kelkaj momentoj ili gvidis siajn ĉevalojn per la brido, ĝis kiam ili ne povis iri pli antaŭen kun la bestoj; tiam ili ligis ilin ĉiu al iu arbo, kaj transsaltis la rivereton. Alveninte antaŭ la fago, la kolonelo kunigis siajn manojn, klinis la kapon kaj rigardadis de sub siaj okulharoj la entranĉitan signon, kiu brilis al li renkonten, kiel saluto de lia Barbara.
Subite, kvazaŭ mistera frapo estus lin trafinta, li stariĝis kaj streĉis la orelon al mallaŭta kaj malproksima bruo. La leŭtenanto ektimis pri la movo de sia superulo kaj nevole metis la manon sur la flankon kie kutime pendis lia glavo; sed deviganta signo ordonis lin resti senbrua.
De malantaŭ la alnoaleeto, kiu plilongiĝis laŭlonge de la rivereto, laŭtiĝis nun kelkaj dolĉaj, arĝentecaj sonoj, kaj baldaŭ oni aŭdis distingeble kvazaŭ infanvoĉon, kantantan:
Same senmova restis la kolonelo, post kiam la malproksima voĉo jam perdiĝis. Li verŝajne atendis duan strofon de la kanto. Ne aŭdante ĝin, li mem diris kun stranga mallaŭta tono:
Nenia sono lin respondis: la alnoaleeto restis muta. Li rapide iris al la leŭtenanto, kaj, lin fortirante, li diris kun mallaŭta voĉo:
«Venu,—venu, mia amiko; ĉiuj miaj nervoj tremegas. Mi estas morte kortuŝata. Estas mia Barbara, kiun vi aŭdis, ŝia voĉo, ŝia kanto!... Kion vi al mi rezervas, ho Dio!»
Subite la kolonelo haltigis sian akompananton, kaj montris al li, ne parolante, junan knabinon, kiu sidis sur la herbaro ĉe la subaĵo de kelkaj juniperarbetoj. Ŝi ne ŝajnis scii ke oni observis ŝin; ĉar ŝiaj grandaj nigraj okuloj fikse kaj senmove rigardis la fagon, kaj ĉe ŝia malfermita buŝo kurbiĝis la fingroj de ŝia dekstra mano, kvazaŭ ŝi volus forpeli ĉiujn bruojn de l’ erikejo por nur kapti unu solan.
La kolonelo faris movon por al ŝi alproksimiĝi, kaj nur tiam ŝi kun timo rimarkis, ke nekonataj personoj per akraj rigardoj ŝin observis. Tamen, ŝia timo tuj malaperis, kaj nepriskribebla rideto albrilis de ŝia vizaĝo al la du fremduloj.
La kolonelo, venkita de malpacienco, iris al la junulino, genufleksis apud ŝi, prenis unu el ŝiaj manoj, kaj demandis tremante:
«Infano, kiu estas via nomo?»
«Lena,» estis la respondo.
Dolora krio eliĝis el la brusto de la militisto; li diris malespere:
«Lena? Ho, ĉielo, ne estas ŝi!»
Dum tiu plendo larmoj ŝprucis el liaj okuloj, kaj li kaŝis sian vizaĝon per siaj manoj. La juna leŭtenanto volis helpi sian superulon por restarigi lin, sed tiu ĉi dolĉe forpuŝis lin kaj komprenigis ke li sen interrompo volis sin allasi al sia emocio.
Laŭvice Lena rigardis la du fremdulojn kun demandanta vizaĝo, ĝis kiam ŝi aŭdis ke la surgenuiĝinta viro maldolĉe ploras. Tiam ŝi mem prenis lian manon kaj diris tiel delikate kaj kompate:
«Kiu estas la kaŭzo de via doloro, sinjoro? Ĉu la kanteto de Rikke-tikke-tak vin suferigas? Mi ne plu kantos ĝin.»
La kolonelo, emociita de la tono de ŝia voĉo, perforte forviŝis la larmojn el siaj okuloj, kaj ankoraŭ pliproksimiĝante al ŝi, li demandis time kaj rapide parolante:
«Diru, knabino, kiu instruis al vi tiun kanton?»
«Mi ne scias,» estis la dolĉa respondo. «Mi jam konas ĝin de longe; sed mi ne scias de kiam.»
«Ĉu vi ne rememoras, mia infano, ke, kiam vi estis tre juna, vi ĉiam aŭdis bruon kvazaŭ de marteloj, kiuj laŭvice falas sur amboson?»
Lena ne respondis pri tiu demando; sed ŝiaj okuloj larĝe malfermiĝis, kaj per siaj ungoj ŝi frotis sian frunton, kvazaŭ ŝi volus el ĝi eligi rememoron.
«Aŭskultu!» diris la kolonelo ankoraŭ pli rapide. «Aŭskultu, ĉu vi ne ofte tion aŭdis?»
Li tiam frapis en sian manon per la tenilo de sia vipo, imitis la frapadon de la marteloj sur la amboson, kaj kantis:
Terure tremis la knabino ĝis la fino de la kanto; tiam ŝi ekkriis kun ravanta ĝojo:
«Jes, jes, Rikke-tikke-tak!»
Kaj ŝi ankaŭ kunfrapis la manojn laŭ la ritmo de la kanto.
«Ĉu vi ne rememoras, knabino, ke viro rajdigis vin sur sia genuo laŭ la ritmo de Rikke-tikke-tak?»
Lena metis la fingron al la buŝo kaj fermis la okulojn. Post momento da silento ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ ŝi dubus:
«Tiu viro.... tiu viro.... estis mia patro?»
Je tiu vorto la kolonelo tremegis en ĉiuj membroj; li jam malfermis siajn brakojn por ĉirkaŭpremi Lena; sed li haltis kaj demandis:
«Ho, infano, ĉu via nomo vere estas Lena? Pripensu bone... Ĉu vi ne scias kiun nomon donis al vi la viro, kiam vi rajdis sur lia genuo?»
Lena terenrigardis kaj pripensis unu momenton; tiam ŝi diris malrapide:
«Li diris: kara... kara.... kara Monica!»
«Mia infano! mia infano!» kriis la kolonelo, tiel ke liaj vortoj resonis trans la ebenaĵo,—kaj li ĉirkaŭpremis Monica en siaj brakoj.
La junulino malrapide levis al li siajn gagatnigrajn okulojn, dolĉe ridetis, kaj baldaŭ, supermezure kortuŝita, ŝi apogis sin senforte kontraŭ la batanta koro de sia patro.
Unu horon poste, la kolonelo, kun sia filino ĉe sia brako, venis el la alnarbetaro sur la vojon al Moll; la leŭtenanto sidis sur unu el la ĉevaloj kaj kondukis la alian per la brido. Sur la pala vizaĝo de Monica brilis nun delikata ruĝo kiel oni ĝin vidas sur la petaloj de blankaj rozoj; ŝi ne povis deturni sian rigardon de la vizaĝo de sia patro kaj feliĉege alridis lin. Li karesis la knabinon ĉe ŝiaj kapo kaj ŝultro, kaj ofte haltigis ŝin por kisi ŝian frunton.
Tiel ili antaŭeniris tra la erikejo, ofte haltante, ĝis ili ekvidis dekstraflanke la izolitan farmejon, kaj ne povis iri pli antaŭen ne malproksimiĝante de ĝi.
Certe, la kolonelo intencis ne meti unu piedon en la domon, kie lia malfeliĉa filino estis suferinta tiel longan martirecon; precipe li volis eviti la vidon de la malbona virino, kiu estis ŝanĝinta la nomon de la infano al ŝi konfidita por posedi la feran kesteton kaj la trezoron enŝlositan en ĝi. Tial li kun ia malpacienco tiris Monica per la mano kaj provis, per dolĉaj vortoj kaj amaj karesoj, altiri ŝian atenton kaj deturni ĝin de la farmejo. Sendube Monica estis al li ĉion rakontinta kaj parolinta, kun nekaŝita amo, pri la juna kamparano, kiu tiel fidele kaj sinofereme ŝin protektis kaj amis. La kolonelo ja konjektis ke ŝi ne sen ĉagreno adiaŭdiros lin, kiu estis por ŝi frato kaj konsolanto dum ŝia maldolĉa suferado; sed, kiel ajn dankeme Monica estis parolinta pri Jan, ŝia patro sentis ja profundan antipation por la filo de la kruela turmentintino, kaj prefere estus rompinta por ĉiam ĉiujn rilatojn kun la malbona familio.
Spite la zorgemo de sia patro, Monica subite fortiris sin el liaj brakoj, turnis la vizaĝon al la farmejo kaj restis tiele staranta senmove.
La kolonelo respektis unu momenton ŝian profundan emocion; baldaŭ tamen li vidis multegajn larmojn elfluantajn el ŝiaj okuloj, kaj li diris:
«Kara Monica, ĉu vi povas ĉagreniĝi pro via foriro de loko, kie oni tiel multe suferigis vin?»
«Ĉu li ne mortos?» ŝi sopiris.
«Ne pensu pri tio, mia infano. Eble je la komenco via foriĝo ĉagrenos lin; sed li baldaŭ konsoliĝos kaj forgesos vin.»
Neordinara fajro brilis en la okulo de la junulino.
«Min forgesi?» ŝi kriis. «Li forgesi sian fratinon? Ho, se mi povus ankoraŭ unufoje lin revidi!—Vidu, vidu, jen li estas! Jan! Jan!»
Kaj kvazaŭ sago el la arko ŝi flugis tra la erikejo ĝis la juna kamparano, kiun ŝi estis ekvidinta, malproksime preterpasintan inter la alnoj. Kun malfermitaj brakoj ŝi saltis al li renkonten, dirante:
«Jan, mi foriras; malproksimen, malproksimen de tie ĉi.»
La junulo rigardis ŝin kun miro kaj ŝajnis ne kompreni ŝin. Ŝi tamen montris per la fingro al la erikejo kaj diris:
«Vidu, jen venas mia patro. Tio estis la voĉo, kiu ĉiam en mi parolis.»
«Ĉu tiu riĉa sinjoro via patro?» murmuris Jan kun kreskanta emocio.
«Jes, kaj mi ne plu nomiĝas Lena; mia nomo estas multe pli bela: Monica!»
La juna kamparano, kiu nur tiam klare komprenis sian malfeliĉon, ektremis kiel kano kaj senparole irigis siajn vagantajn okulojn de la kolonelo al la knabino. Baldaŭ li alkroĉiĝante ekkaptis alnotrunkon, kaj apogis kontraŭ ĝi siajn kapon kaj ŝultron, dum malĝojaj larmoj elfluis el liaj okuloj.
Monica komprenis la doloron kiu traboris lian koron; ŝi ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kun dolĉa perforto fortiris lian kapon de l’ arbotrunko kaj premis, la unuan fojon de sia vivo, ardan kison sur lian frunton.
«Jan, Jan!» ŝi kriis, «ho, ne estu malĝoja, mi ankoraŭ ja revenos. Al mi ankaŭ tre doloras ke mi devas vin forlasi.»
Tiuj amelmontroj ŝajnis refortigi la junulon; kun pli silenta doloro li nun rigardadis la plorantan knabinon, kies brako ankoraŭ ĉirkaŭis lian kolon... Sed nun la kolonelo interrompis subite per sia alveno la elfluiĝon de ilia reciproka emocio. La patro nur vidis en tiu sceno la ateston de amikeco inter du infanoj. Alproksimiĝante la junan kamparanon, li prenis lian manon kaj diris:
«Jan Daelmans, mi dankas vin pro via bona amikeco al mia infano. Se iam vi bezonos ian protektanton, vi ĉiam en mi tian renkontos. Ni iras al Moll, kaj de tie al Francujo. Ne ĉagreniĝu, mia filo, pri la feliĉo de Monica: tio ne estus bona viaflanke. Venu post la tagmezo en Moll, en la Aglo’n, tie vi povos ankoraŭ resti kelkajn horojn kun Monica. Mi ja volas donaci al vi malgrandan rekompencon...»
Je tiuj vortoj li metis kelkajn Napoleonojn en la manon de la kamparano. Anstataŭ ŝajni danka, Jan rigardis kolere en la okulojn de la kolonelo, kaj ne ŝajnis kompreni kio okazis...
«Venu nun antaŭen, Monica,» diris la kolonelo al sia filino, «ni devas rapidi. Moderigu vian ĉagrenon; baldaŭ en Moll vi ja povos ankoraŭ sufiĉe longe kunesti.»
Kun brilantaj okuloj Monica prenis la manon de sia amiko kaj diris, dum ŝi malrapide malproksimiĝis:
«Do ĝis baldaŭ, Jan, ĝis baldaŭ!»
La juna kamparano terenrigardis kaj restis kelktempe senmova. Kiam li relevis la kapon, la kolonelo kun Monica estis jam malaperintaj. Nur tiam li sentis ion pezan en sia mano; li rigardis la ormonerojn per malŝatanta ridaĉo, kaj forĵetis ilin malproksimen sur la erikejon.
Li fleksiĝis ĉe la subo de l’ arbo kaj kaŝis sian vizaĝon per ambaŭ manoj.
Kelkajn tagojn poste bela poŝtkaleŝo forlasis la vilaĝon Moll. Tri personoj estis en la veturilo: imponanta militisto, bela fraŭlino, kaj juna oficiro, ilia kunvojaĝanto.
Ankoraŭ unu horon, kaj la suno superŝutos la erikejon per siaj radioj; jam supreniĝas la orientlumo; la mallumo foriĝas al la okcidenta ĉielflanko; kelkaj malprecizaj bruoj antaŭsciigas la naturvekiĝon.
En la ĉambro de l’ izolita farmejo la horloĝo daŭrigas sian senripozan tiktakon: la malĝojiga noktsilento ankoraŭ regas en ĝi seninterrompe; la fajrejo estas malvarma.
En la duonombra angulo de la ĉambro staras ŝpinrado, kun delikate purigita lino sur la bobenstango, kaj nerompita fadeno, kvazaŭ la ŝpinistino ĝin ĵus estis forlasinta.
Je du aŭ tri paŝoj de l’ ŝpinilo homkorpo en la mallumeco desegniĝas: estas junulo, kiu, sidante, kun stranga esprimo rigardas la ilon. Kun la brakoj kunmetitaj sur la brusto kaj la kapo klinita, li atente direktas sian okulon de la ŝpinilo al la apudstaranta seĝo. Lia vizaĝo portas la signojn de profunda doloro; estingita fajro radias el liaj rigardoj, kvazaŭ la malespero loĝas en lia koro; kaj tamen, vaganta rideto aperas kelkfoje sur liaj lipoj. Se oni povus lin vidi, tiel sidantan, oni pensus ke ĉe la rado sidas nevidebla ŝpinistino, kun kiu tiu juna viro, per la lingvo de l’ okuloj, kortuŝe interparolas. Sonoj, tiel mallaŭtaj ke ili ne rompas la noktsilenton, ŝvebas murmurante tra la ĉambro. La junulo metas la fingron al sia buŝo kaj ŝajnas aŭskulti, kvankam estas li mem kiu nekonscie kantas:
Li stariĝas, prenas paŝtistbastonon en la manon kaj malrapide eliras el la ĉambro. Jen li revante promenadas laŭlonge de l’ alnoaleeto; li haltas, deŝiras floron, ĝin feliĉege alridetas, ĝin senkronigas kaj senatente lasas fali ĝiajn petalojn tra siaj fingroj. Li alvenas ĉe la rando de la vojo kaj superrigardas la erikejon ĝis malgrandaj montetoj; lia okulo enlarmiĝas; li sidiĝas kaj maldolĉe ploras.
Li ree stariĝas, vagadas pli antaŭen ĝis la trunko de imponanta fago, en kies proksimeco kelkaj nigreverdaj juniperarbetoj altigas sian tremetantan supron. Tie li haltas kelkajn minutojn, memforgesante, kaj aŭskultas, kvazaŭ mistera voĉo lin alparolas el la arbo; el lia koro mallaŭta kantado fluas sur liajn lipojn; inter la foliaro de la juniperoj aŭdetiĝas la sonoj de la kanto:
Tiu revo ankaŭ finiĝas. La meditanta junulo forlasas la fagon kaj enpaŝas la erikejon. Li supreniras altan sablomonteton: ĉe la supraĵo, li antaŭenpuŝas sian paŝtistbastonon, ĝin ripozigas kontraŭ sian ŝultron, ĝin ĉirkaŭpremas per la dekstra brako, kaj, kliniĝante sur tiun apogilon, li staras senmove kvazaŭ ŝtona statuo. Lia okulo sin direktas al bluiĝanta punkto, kiu, en la plej ekstrema malproksimo, vidiĝas ĉe la horizonto, kaj el kiu zigzaganta vojo laŭ multaj kurbiĝoj trairas la erikejon kaj perdiĝas apud la sablomonteto.
Kion do atendas tiu malgaja junulo; kion li esperas ke la erikeja vojo al li alportos? Al kiu la vento kondukas la sopirojn, kiuj tiel mallaŭte kaj tiel dolore eliĝas el lia brusto?
Aŭskultu, li mem tion diras; ĉar nun lia ĝemo fariĝas vorto,—nomo, ame kaj sufere elparolita:
«Lena!... Monica!»
Malantaŭ li, kamparanino supreniras la sablomonton; lin alproksimiĝante, ŝi krias malafable:
«Jan, vi devas reveni hejmen!»
La junulo malkliniĝas, sin turnas kaj tre malmilde rigardas ŝin, kiu interrompas lian revadon. Tamen lia vizaĝo iĝas subite kvieta kaj indiferenta; li malsupreniras la monton, dirante:
«Fratino, mi venas.»
Dum li sekvas ŝin kun klinita kapo, ŝi diras:
«Estas bela maniero, laŭ kiu vi vivas! kun ĉiuj tiuj kapricoj! Ĉu vi do pensas ke oni perlaboras sian panon revante? Vi estas nun dum tri monatoj egale stulta kiel tiu mallaborema Lena, kiu, laŭ tio kion oni diras, foriris kun sia patro! Vi bone lernis de ŝi ŝiajn malspritaĵojn! Vi staras de l’ mateno ĝis la vespero, dum ĉia ajn vetero, sur la sablomonto, rigardadante la kornikojn. Mi hontus! Vi lasas nian malsanan patrinon koleranta en sia lito, kaj vi iras vian malsaĝan vojon! Tiel la farmejo ja malprosperos, ni fine estos sur la pajlo kaj vi en Gheel![8]»
La junulo nenion respondas pri tiuj riproĉoj kaj ŝajnas eĉ ne aŭdi ilin. Li lasas sian fratinon daŭrigi, neniel atentante ŝiajn vortojn, kaj sekvas ŝin, kvazaŭ indiferenta, ĝis interne de la farmejo.
Iun posttagmezon Jan denove staris revante antaŭ la fago, rigardante iajn memorsignojn, kiuj de antaŭ nelonge estis entranĉitaj en la glata arboŝelo. La kompatinda junulo ŝajnis malsana kaj konsumiĝanta, ĉar la ruĝo de l’ juneco estis anstataŭita sur lia vizaĝo de pala kaj travidebla koloro; liaj okuloj brilis kvazaŭ tiuj de frenezulo, kaj lia kapo kliniĝis senkuraĝe sur lian maldekstran ŝultron.
Post kiam li pli ol duonhoron estis starinta tie senmove, li aŭdis malantaŭ la alnovojeto la falintajn foliojn krakantajn sub la paŝado de homo; sin turnante, li vidis la maljunan pastron de Desschel lin alproksimiĝantan. Videble li penis por doni al siaj trajtoj kutiman kaj gajan esprimon; respekte salutante la ekleziulon, li provis rideti; sed, ve! lia rideto nur malkaŝis suferon kaj akran doloron.
La pastro signofaris al li ke li sidiĝu sur la herbon, prenis lian manon, kaj kun profunda kompato lin rigardante, li diris grave:
«Jan, Jan, ĉu tiel vi plenumas vian solenan promeson? Ankoraŭ ĉiam sub la fago? Ĉu vi do volas ke via patrino realigu sian minacon kaj forhakigu la arbon por resanigi vin?»
Je tiu diro kuntiriĝa ekmovo skuis la membrojn de l’ junulo; flame rigardante la pastron, li kriis:
«Kion? La arbon,—forhaki la fagon? Ho, ne, ne, patro, mi mortigus la laboristojn...»
Tia ekkrio mirigis la bonan pastron, kiu jam ofte per dolĉaj konsiloj estis klopodinta por igi la junulon forgesi la kaŭzon de sia doloro, kaj pensis esti baldaŭ sukcesonta. Li nur diris senkolere kaj per same patra voĉo:
«Jan, mia filo, estas pekaj vortoj kiujn vi parolas. Via patrino nur diris tion senpripense, kaj vi ja scias ke ĉiuj ŝiaj vortoj ne estas evangelio. Sed ke vi, kiu posedas sentemon kaj inteligentecon, lasas vin, pro tiaj negravaĵoj, forporti per malsaĝa revo ĝis minaco pri mortigo,—tion mi ne komprenas, kaj tio ĉagrenas min. Ĉu mi meritis, ke vi tiamaniere respondas min!»
«Pardonu al mi, patro,» diris la junulo kun sincera bedaŭro en la okuloj. «Mi scias ke vi nenion deziras, kio ne estus por mi taŭga kaj profitdona; sed en mia koro estas io nekomprenebla kio estas pli potenca ol via vorto kaj mia volo.»
«Jan, estas skribite: kiu serĉas la danĝeron, per ĝi pereos, kaj same estas por vi, knabo. Se vi ne plezuriĝus en revadoj, kiuj lamigas vian vivon pro manko de movado; se vi laborus sur la kampo kiel estas via devo, vi baldaŭ forgesus la kaŭzon de via doloro; saneco kaj kuraĝo revenus en vin, kaj vi kapablus labori por via malsana patrino. Sed ne, vi pasigas viajn tagojn sub ĉi tiu arbo aŭ sur la Sablomonto, kaj vi estas ne nur granda pekanto, ĉar vi ne konvene plenumas viajn devojn al Dio kaj via patrino, sed ankaŭ frenezulo, malsaĝulo, kiu nutras sin per la espero pri neeblaĵo, kaj donas sian vivon al vana ĥimero.»
«Ho, patro, post ŝia foriro, mi ankoraŭ longatempe laboris,—kaj tiam mi nur venis ĉi tien antaŭ kaj post la laborhoroj. Mi ankaŭ tiam esperis, ke mi kapablus ŝin forgesi. Ve, ŝia bildo ĉie min sekvis. Ĉe la plugilo ŝi murmuris mian nomon en mian orelon; ĉe la draŝplanko, la draŝiloj kantis la ĉarman Rikke-tikke-tak; en la kanto de l’ birdoj mi aŭdis ŝian voĉon; ĉiuj bruoj, ĉiuj voĉoj de l’ naturo kriis: Monica! Monica! Por kio utilis al mi la laboro? Ĉu mi sciis kion mi faras? Ho, ne, patro, tio ne helpis min. Eĉ mia dormo estis por mi pli konscia vivo ol la dumtaga: mi ĝuis konsolon, mi vidis ŝin, mi kun ŝi parolis; sed trankviliĝi mi neniam povis. Nun mi ne plu kapablas labori, eĉ se mi volus tion fari: mi estas malforta kaj malsana.»
La pastro skuis la kapon kaj silentis unu momenton; tiam li denove prenis la manon de l’ junulo kaj demandis:
«Nu, Jan, vi devas diri al mi ĉu vi volas resti tia aŭ ne. Estas certe, kaj vi tion scias, ke Monica ne plu venos ĉi tien,—kaj se ŝi venus, estus ankoraŭ pli bedaŭrinde: ŝi estas riĉa fraŭlino kaj vi kamparano. Via malsano estas do frenezaĵo.»
«Ho, se mi povus ŝin forgesi, patro!»
«Ĉu vi efektive tion deziras?»
«Mi ĝin deziras el la fundo de mia koro, patro; ĉar de longe miaj revoj estas plu nenio ol amareco kaj maldolĉeco. Malespero kaj hezito plenigas mian koron.»
«Nu, montru ke vi vere havas kuraĝon kaj volas resaniĝi. Kontentigu la deziron de via patrino, sekvu mian konsilon: iru al Meĥleno!»
«Mi mortus, patro.»
«Kial?»
«Ha, kial?—Patro, antaŭ kelkaj monatoj mi iris al Bruselo, kaj devis tie resti dum ok tagoj. Kiel malĝojajn larmojn mi verŝis dum tiu mallonga tempo! Kian nedireblan suferon mi elportis!»
«Mi ne komprenas vin.»
«Mi ĝin diros. Kiam estis al mi permesite reveni, mi marŝis nokte kaj tage sen ripozo. Kiam la unuan fojon la odoro de la erikfajroj estis al mi alportita de la vento, mi pro emocio ekploris kvazaŭ infano; pli malproksime, meze de l’ unua abiaro, mi surgenuiĝis kaj laŭtvoĉe dankis Dion, ĉar mi povis revidi miajn amatajn pintfoliarbojn. Mi manĝis de la unua eriko, kiun mi vidis, por havi la karan kreskaĵon pli apude ĉe la koro;—kaj, venante ĉi tien, mi ne rekte iris hejmen: mi unue venis por kisi mian amikon, la fagon, kaj estis kun larmiĝintaj okuloj ke mi parolis al la juniperoj, kvazaŭ ili estus homoj... Kaj vi proponas al mi, ke mi restu dum ses jaroj for de mia erikejo? Neeble!»
«Mia filo, mi scias pro kiu kaŭzo vi pli ol iu ajn amas la erikejon; sed estas precize tiu kaŭzo, kiun ni devas neniigi. Studado, pli efike ol korpa laboro, forpelos el via spirito la bildon kiu persekutas vin, kaj la konvinko ke vi estas destinata por plene vin dediĉi al la servado de Dio, certe venkos viajn surterajn revojn; ne dubu pri tio.»
La pastro donis al sia voĉo solenan kaj duonkoleran tonon, kiu faris profundan impreson sur la junulon, kaj daŭrigis:
«Aliajn argumentojn mi uzos, por konduki vin al pli bonaj pensoj. Jan, vi memmortigas vin, tial ke vi elĉerpas vian vivon per senĉesa malgajeco. Ĉu vi pensas ke Dio al vi pardonos tiun kriman malsaĝecon, se vi ĝis la agonio en ĝi persistas? En via vana revado vi nur pensas pri unu afero.—Ĉu iam en vian spiriton penetras penso, kiu supreniras al la Ĉielo? Ĉu estas preĝoj, kiujn vi elparolas buŝe, dum viaj pensoj ofendmokas Dion, ĉar vi adoras hombildon, eĉ en la templo de l’ Sinjoro? Kaj ĉu vi pripensas, ke la tombo por vi malfermiĝas,—ke vi liveras vian animon al la malsanktulo,—ke la eterna fajro estos la rekompenco de via freneza memforgeso?»
La vortoj de la pastro, parolitaj kun severa tono, tre emociis la koron de l’ junulo. Li sentis ja ke la pastro estis al li dirinta terurajn veraĵojn, kaj li tremis ankoraŭ eĉ post la minacantaj vortoj. Dum kelka tempo li mute terenrigardis, kaj tiam, levante la kapon, kiel iu kiu prenis malfacilan decidon, li diris:
«Nu, patro, estu tiele! Mi iros al Meĥleno.»
«Ĉu morgaŭ?» ĝoje demandis la pastro.
«Ĉu jam morgaŭ?» ripetis la junulo, «forlasi morgaŭ mian erikejon? Kaj eble por ĉiam!»
«Ne, Jan, ne parolu tiel malsaĝe,» diris la pastro. «Vi povos ja ĉiujare pli ol unu fojon viziti vian patrinon, kaj, dum la lerneja libertempo, sufiĉe longatempe revidi vian erikejon. Cetere, kiam vi estos pastro, vi rajtos esti enoficigita en vilaĝo en Kempenlando[9],—kaj nur tiam vi povos trankvile kaj pace pasigi vian vivon sub la ĉielo de l’ erikejo.—Morgaŭ, ĉu ne?»
«Nu, morgaŭ! Estas dirite!» kriis la junulo per tiel akra voĉo, ke liaj vortoj resonis tra la alnoaleeto. «Morgaŭ! Morgaŭ!»
Kaj li metis ambaŭ manojn antaŭ siajn okulojn, el kiuj elŝprucis maldolĉa larmfluego.
Duonhoron poste, tenante la manon de l’ pastro, li reiris al la farmejo.
Kiam Monica forlasis la erikejon por vojaĝi al Francujo, ŝia koro estis plena de kvazaŭĉiela feliĉo. Ŝiaj revoj estis plenumitaj: ŝi estis lin trovinta, lin, al kiu, de la Sablomonto, ŝi estis dum tiom da jaroj rigardinta! Tute fordonita al la amo de sia patro kaj senĉese dorlotita per liaj dolĉaj karesoj, ŝi iom post iom forgesis, ke iu en la soleca farmbieno ĉagreniĝas pro ŝia foriro, kaj baldaŭ la memoro pri ŝia antaŭa sorto kaj pri tiu, kiu estis por ŝi protektanto kaj amiko dum la malfeliĉo, ŝajnis tute malaperinta el ŝia spirito.
Tuj kiam ŝi estis alveninta en Parizo kun sia patro, la plej lertaj profesoroj estis pri ŝi zorgontaj; kaj ĉar ŝi havis delikatan intelekton kaj sin sentis kuraĝigita per la senĉesaj laŭdoj de sia patro, ŝi konis en la daŭro de kvar jaroj ĉion kion bone edukita fraŭlino bezonas scii por brili en mondumaj kunvenoj flanke de aliaj, se la naturo estas al ŝi belecon donacinta.
Je la komenco ruĝo vidiĝis sur la vangoj de Monica, kaj ŝi korpe plifortiĝis. Senĉesa kontenteco estis al ŝi redoninta la sanon; oni povis pensi ke la konsuma malsano ŝin estis tute forlasinta. La homo kutimiĝas je ĉio; eble plej rapide je feliĉo. Estis ankaŭ tiel por Monica: dum tuta jaro ŝi trovis plezuron en ĉio; ŝi ĉeestis vesperfestojn kaj balojn, ŝatis la mondumon kaj deziris ĝiajn aplaŭdojn...
Tamen, tiu frivola kaj libera ĝuado ne longe daŭris; kelkfoje aperis forflugemaj rememoroj antaŭ la okuloj de Monica kaj dum la dua jaro silentaj revadoj ŝajnis denove nebulkovri ŝian animon. Dum la ekscitigaj sonoj de l’ muziko, sub la brilego de la lustroj, meze de l’ festbruado, ŝi restis ĉiam malatenta, kvazaŭ sekretaj rememoraĵoj ŝin estus sekvintaj. Malforta estis ja tiu moviĝo de ŝia revanta koro, kaj ŝi eĉ sincere konfesis al sia patro ke ŝi kelkfoje vidis ankoraŭ antaŭ si la erikejon kun la altfiera fago kaj la moviĝantaj juniperarbetoj. Tiun konfeson ŝi faris ridante kaj mokante pri sia propra revmalsano, kiel ŝi nomis ĝin.
Ĉu ŝi ankaŭ, inter la revbildoj de l’ erikeja kreskaĵaro, vidis homan figuron, junulon, plorantan pri ŝi? Kiu scias? Ĉiuokaze, ŝi neniam estis tion al si mem aŭ al aliaj konfesinta.
Iom post iom Monica eksentis malŝaton por la mondumo kaj ĝiaj plezuroj; ŝi ne plu iris al vesperfestoj kaj aliaj kunvenoj, krom post grava insisto de sia patro, kaj ŝi ekserĉis solecon. De temp’ al tempo ŝiaj lipoj moviĝis senkonscie, kaj la forgesita kanto de Rikke-tikke-tak ŝvebis neaŭdeble sur ŝia buŝo. Ŝiaj vangoj ree paliĝis; ŝi ree maldikiĝis kaj malfortiĝis, tiel ke ŝia patro, post ĉiuj eblaj klopodoj por ŝin distri, ektimis ke li postvivos sian infanon. Klera kuracisto, kun kiu li konsiliĝis, montris al li la edziniĝon kiel la plej taŭgan rimedon, kaj certigis ke Monica nepre resaniĝus, se oni povus ŝin decidigi elekti edzon. Kolonelo van Milgem je tio povis nur pensi al la juna oficiro, Adolf, sia fidela amiko, kiu estis ĉeestinta la rekonon de lia infano.
Intertempe la kolonelo faris ĉiujn eblajn klopodojn apud sia filino por atentigi ŝin pri Adolf; li ja trovis ŝin impresita de liaj amatestoj kaj liaj belaj ecoj; sed reciproka amo ne estis en ŝi: malvarmega restadis ŝia koro por la juna oficiro. Tio tre ĉagrenis la patron, ĉar li vidis sin senigita je la sola rimedo, je kiu li estis esperinta por savi sian infanon. Preskaŭ ĉiutage la kolonelo penadis apud sia filino por ekscii kion deziras ŝia koro kaj el kio devenas ŝia ĉagreno; sed ŝi asertis ke ŝi ne estas malsana, kaj sukcesis ĉiufoje deturni liajn demandojn per elmontroj de plej varma amo. La nuro kion ja aŭdis kaj komprenis la kolonelo, estis ke ŝi deziras reiri al Brabanto kaj al la erikejo; unuvorte ke ŝi suferas la alhejman sopiron aŭ nostalgion.
Pli ol unu fojon li estis promesinta al sia filino, ke li vojaĝos kun ŝi al Kempenlando kaj longatempe tie restados, por ke ŝi serĉu refortiĝon en la erikeja aero; sed liaj koncernaj projektoj estis ĉiufoje neniigitaj de la rapide intersekvaj militokazintaĵoj.
Je la fino de l’ jaro 1813a, per senĉesa insisto, li estis akirinta de la ministro de l’ milito la promeson ke, dum la venonta printempo, trimonata libertempo estos al li donata. Monica ĝojis pri la certeco de la revena vojaĝo al la kara patrujo, kaj ŝi ŝajnis elstariĝi el sia meditemo. Sed alvenis el la Nordo ĉiuspecaj teruraj sciigoj: la Franca armeo estis preskaŭ tute pereinta pro la netolerebla malvarmo; neniu povis antaŭvidi, kiaj novaj okazontaĵoj devenos de la malvenko de Napoleono. Tial nepriskribebla emocio ekkaptis la militistojn, kiuj estis restintaj en Francujo. La kolonelo ne povis malhelpi ke Monica eksciis la disvastiĝantajn novaĵojn, nek antaŭgardi ŝin de la ĉagreno kiu plenigis ŝian koron je la konvinko ke nenio en la mondo nun estis malpli certa ol ŝia vojaĝo al Kempenlando.
Subite la imperiestro revenis el Rusujo sen sia armeo, kaj proklamigis de la Senato avizon, per kiu 350.000 junuloj estis kunvokotaj al la milito. La kolonelo ankaŭ ricevis ordonon, ke li reatingu kun siaj soldatoj la armeon en Germanujo. Li gardigis sian filinon en edukejo en Parizo, miksis siajn larmojn kun ŝiaj, kaj sin forŝiris de sia formortanta infano por sekvi la imperiestron trans la Rejnon.
Ses monatojn poste, sur la batalkampo de Dresdeno, kuglo lin trafis en la genuon. Post la resaniĝo de lia vundo, lia kruro restis kurbigita: li dum sia tuta vivo lamos kaj marŝos per bastono. Tiu kripleco estis kaŭzo ke, laŭ lia peto, oni permesis al li reiri al Parizo. Li trovis sian Monica ankoraŭ pli maldikiĝinta, kun travidebla vizaĝo kaj brilaj okuloj, parolanta senatente kaj reveme.
Nur du fibrojn li trovis ankoraŭ impresigeblajn en ŝia koro, du pasiojn egale ardajn: ŝian amon al li kaj ŝian sopiron al la bedaŭrata Kempenlando.
Tuje kaj kiel eble plej rapide li faris la necesajn pretigojn por reiri kun Monica al Brabanto. Servisto estis sendata al Antverpeno por tie lui kaj aranĝi konvenan domon ĝis la tiamaj cirkonstancoj estus klariĝintaj kaj la kolonelo estus povinta aĉeti aŭ lui malgrandan kampodomon en la ĉirkaŭaĵo de Moll.
Kelkajn tagojn poste ili forveturis en poŝtkaleŝo. Nenio speciala interrompis la ĝojigan vojaĝon al la patrujo; nur en Antverpeno mem, kaj kiam la veturilo alproksimiĝis al la nova domo de la kolonelo, Monica hazarde rigardis en la straton, kaj aŭdigis akran mirkrion, kiu eksaltigis la kolonelon pro timo.
Kiam li demandis ŝin pri la kaŭzo de ŝia subita emocio, ŝi respondis:
«Ho, estas nenio, patro. Mi estas tiel impresiĝema. Mi vidis tie en la strato malriĉan junulon kun nezorgitaj vestaĵoj, kiu preterpasante rigardadis min, kvazaŭ li volas per siaj okuloj trabori mian koron. Kaj vidu, patro, ĉar li tiom similas Jan Daelmans, mi kriis nevole. Sed, ne estis li.—Estas jam finite, mi estas trankvila.»
Ses semajnoj estis pasintaj de post la alveno de la kolonelo en Antverpeno.
En la subtegmenta ĉambro de malriĉa dometo, ĉe la Ora Monto, maljunega virino je la komenco de l’ vespero apud lampeto puntfaradis. Mizera aspektis ŝia loĝejo, ĉar ŝi loĝis sub la nudaj tegoloj kaj havis kiel tutan meblaron tableton, du seĝojn kaj liton, kies kovrilo estis farita el ĉiuspecaj kunekudritaj ŝtofpecoj. Tiu ĉi virino ŝajnis indiferente intermovi siajn plektiletojn; tamen, de temp’ al tempo ŝi streĉis la orelon al la alkovo, kie staris la lito, kaj aŭskultis atente neaŭdeblan bruon.
Ŝi do ĵus estis metinta siajn du manojn senmove sur la puntkusenon, kiam la pordo de la subtegmenta ĉambreto malfermiĝis kaj alia virino eniris. La maljunulino metis sian fingron sur la buŝon kaj per mallaŭta pst! ŝi petis la enirantinon silenti. Leviĝante, ŝi iris al ŝi, ŝin kondukis per la mano ĝis la tablo, kaj montrante la seĝon, ŝi diris:
«Trien, estu iom senbrua, mia kara; ĉar li dormas tiel kviete!»
Trien eltiris trikaĵon el sia poŝo kaj diris kun same mallaŭta voĉo:
«Ha! tiu estas la homo, kiun vi alprenis en vian domon! Ĉu vi kredus, Avinjo Teerlinck, ke vi faris bonan agon, se estas tiel kiel oni diras?»
«Jes, Trien, estu certa pri tio: sen mi la junulo estus mortinta kaj enterigita, la kompatindulo!»
Post kiam ŝi estis unu momenton rigardinta ĉiujn angulojn de la subtegmentejo, Trien denove diris mallaŭte:
«Sed, Avinjo, se mi ne eraras, vi jam havas tiun homon dum kvin aŭ ses semajnoj en via ĉambro. Kie do vi dormas?»
«Jes, Trien, kie do vi dormas? En tiu angulo sur seĝo, kun mia kapo sur la tablo. Estas ja al mi ne multe plu perdebla: mi havis mian tempon, kara!»
«Nu, nu, kiel vi povas tion suferi! Ĉu ses semajnojn ne kuŝinta sub la littukoj? Tio estas mortdanĝera!»
«Jes, Trien, ĉiu donas al sia proksimulo kion li havas; la riĉaj homoj donas sian monon, kaj mi,—mi ankaŭ donas kion mi havas: mian liton kaj mian ripozon.»
«Nu, mi konfesas, ke mi ne kapablus tion fari; sed estas tamen bela ago, kaj vi havos pro ĝi meriton ĉe Dio, Avinjo.... Sed mi ne jam konas la finan klarigon de la historio; unu diras tion ĉi, alia diras tion, kaj fine oni nenion scias. Kiamaniere nun precize tio okazis?»
«Nu, mi foje diros tion al vi; sed venu, sidiĝu pli proksime, por ke li ne vekiĝu.—Estis antaŭ kvin aŭ ses semajnoj, je sabato, estis jam la dekunua vespere. Mi estis aĉetinta iom da lieno por mia kato, kaj ĉar ĝi de la tuta posttagmezo ne jam estis veninta hejmen, mi prenis mian ferladan lampeton, kaj mi iris tie ĉe la senfenestra muro, inter la ĉaretoj kaj ŝarĝveturiloj, por serĉi mian sorĉistinon.—Dum mi tiele ĉirkaŭpenadas kaj krias: puseto! puseto! mi subite aŭdas ekĝemon kiel homan; mi tiel impresiĝas ke mi eksaltas, kaj mi direktas miajn okulojn teren. Sed vidu, mi ne povas klarigi mian teruron: tie kuŝas homo sur la dorso kun sia vizaĝo tutmakulita de sango!»
«Ho Dio! de sango!»
«Jes, Trien, de sango. Vi povas imagi: mi rapide kuris ĉe la najbarojn, ili alkuris kun lumo, kaj tiam mi vidis ke estas junulo, kiu verŝajne estis kuŝiĝinta sur karboĉaro por dormi, kaj estis de ĝi falinta. Li kredeble jam de longe kuŝis tie, ĉar la sango, kiu ŝprucetis el lia kapo estis preskaŭ tute malfluidiĝinta.»
«Kaj ĉu li estis mortinta, Avinjo?»
«Ho, mortinta! kompatindulino, kia vi estas,—li ja dormas tie en la lito!»
«Jes, Avinjo, kion vi povas al tio helpi, kara? La memoro estas for! Nu, kion oni faris tiam?»
«Jes, kion oni faris? Nu, kiel ĉiam. Multe da konsiloj kaj malmulte da agoj; sed intertempe la junulo kuŝis tie en sia sango sur la malvarmaj ŝtonoj,—kaj mia koro ŝiriĝis tion vidante. Mi diris al mi mem: nu, nu, la homoj estas gefratoj; kaj mi ne atendis, ĝis kiam venos la kuracisto por portigi la malfeliĉulon al la malsanulejo. Mi deprenigis lin kaj lin kuŝigis ĉi tie en mian liton.»
«Sed, Avinjo, kiel vi kapablis lin flegi kaj nutri? aŭ ĉu eble vi havas ie ŝtrumpon sub la tegoloj[10]?»
«Ho, ne, Trien, mi multe laboris kaj faris kelkajn ŝuldojn; sed tio estas nenio; tion kio estas bonkore donacita, nia Sinjoro redonos.»
«Tio estas ja stranga! Ĉu vi konas liajn gepatrojn, kaj scias de kie li venis?»
«Ne, mi ne jam demandis lin pri tio. Sed kiam li havis kapfebron, li ĉiam sonĝis laŭtvoĉe, kaj mi aŭdis ja ke lia patro kaj lia patrino estas mortintaj.»
«Kaj ĉu vi nenion alian povis kompreni el liaj vortoj?»
«Ne, mi ne scias kion li babilis pri fago, pri l’ erikejo kaj pri abiaroj. Latine li ankaŭ parolis, kaj kelkfoje li kriis: Monica! Monica! Estas verŝajne la nomo de lia patrino aŭ de lia fratino. Li konas kanteton, Trien, kiun mi por dekses kaj duono[11] dezirus ke vi aŭdus! Estas ĉiam pri Rikke-tikke-tak, tiel ke vi povus laŭ ĝi danci. Plej strange estis, ke li ĉiam parolis kvazaŭ oni volis kontraŭvole igi lin pastro aŭ ekleziulo,—kaj mi iris por rigardi ĉe lia kapo, ĉu oni ne tonsuris lin; sed nenia razilo tuŝis lian blondan buklaron.»
«Ho, Dio, estas eble malfeliĉa junulo, kiu ebriiĝis aŭ freneziĝis.»
«Freneziĝis, Trien? Freneziĝis? Se vi aŭdus lin parolantan, vi surgenuiĝus. Ĉio kion li diras, estas kvazaŭ skribita, kaj la plej bela prediko de nia vikario estas nenio kompare al ĝi. Tie pendas liaj vestaĵoj; vidu, ili estis faritaj el delikata drapo, Trien. Ĉiufoje kiam li malfermas la buŝon por danki min, larmoj elŝprucas el miaj okuloj: estas kvazaŭ anĝelo kiu parolas! Vi povas kredi min, mi multe pli amas lin ol se li estus mia propra infano, kaj se li volas resti apud mi, mi laboros por li ĝis sur mia mortlito.—Li nomas min patrino, Trien; vi devus aŭdi tiun vorton el lia buŝo!»
«Sed kiel li nun fartas? Ĉu li resaniĝas?»
«Nu jes, dum tuta monato li estis nekonscia kaj suferis kapfebrojn, sed de ok tagoj estas iomete pli bone. Li iom post iom rekonsciiĝas kaj revokas sian memoron. Krom tio li nun tute estas spiritsana. Se li estus pli babilema, mi ankaŭ scius pli multe; sed li neniam diras ion escepte por danki min; kaj pri nenio mi lin demandas. Li estas nomata Jan, tion li diris al mi hieraŭ; la cetero ja venos, Trien, kiam li estos pli bonfarta; nun li estas ankoraŭ tiel maldika kiel fiŝosto kaj tiel pala kiel via kufo: la unuan fojon kiam li leviĝis, li estis tiel malforta, ke mi devis lin subteni en miaj brakoj, se ne, li estus falinta.»
«Ho ve, tiu kompatindulo!»
«Nun li tamen fartas multe pli bone, kaj kapablas jam bone marŝi; ĉar hieraŭ li diris ke hodiaŭ vespere li eliros por spiri freŝan aeron.»
Apenaŭ Avinjo Teerlinck estis dirinta tiujn lastajn vortojn, kiam malantaŭ la litkurtenoj sonis dolĉa, amema voĉo, kiu diris:
«Patrino, bona patrino!»
Tiu nomo kaj la akcento al ĝi donita, certe havis neordinaran sorĉpotencon sur la koron de la maljuna virino; ĉar ŝiaj okuloj brilis pro emocio, dum ŝi rapide prenis la lampon kaj glason da laktakvo, kaj iris al la lito.
La malsanulo ŝin rigardis en la okulojn, kun tiom da amo kaj dankemo, ke Avinjo deturnis la kapon por forviŝi larmon de siaj okulharoj. Dume la junulo prenis unu el ŝiaj manoj kaj metis sur ĝin siajn lipojn per longa kiso.
«Bona patrino!» li ripetis ankoraŭ.
Trien sin klinis antaŭen kun batanta koro por vidi la vizaĝon de la malsanulo; profunda timo ŝin tremigis, kiam liaj kavaj okuloj ŝin rigardis, kaj ŝi malantaŭenŝovis sian seĝon, kvazaŭ ŝi volus malproksimiĝi de timiga aperaĵo.
La malsanulo ĉirkaŭprenis per sia maldika brako la kapon de Avinjo kaj tiris ŝin pli proksime al si; li verŝajne diris al ŝi ion en la orelon, ĉar tuj ŝi iris por preni liajn vestaĵojn kaj refermis la kurtenojn tuj post kiam ŝi estis ilin metinta sur la liton. Tiam, venante apud la tablon, ŝi diris mallaŭte kaj ĝojege al la tremanta Trien:
«Li tuj leviĝos!»
Tiu diro ŝajnis tute ne trankviligi la najbarinon; ĉar ŝia vizaĝo paliĝis kaj time ŝi rigardis la pordon. Sendube timego ŝin incitis forlasi la ĉambron, antaŭ ol la fantoma junulo aperos; virina scivolemo tamen ŝin tenis kvazaŭ najlita sur ŝia seĝo.
Post kelkaj minutoj malfermiĝis la litkurteno. Tiam Avinjo kuris al la malsanulo,—helpis lin por ellitiĝi kaj subtenis lin dum lia irado al la tablo.
Ĉu tiu vivanta skeleto vere estas la juna kamparano, kiun ni konas? Jes, estas li, la malfeliĉulo. Lia ostaro traboras la senkoloran haŭton; liaj okuloj estas enprofundiĝintaj en mallumaj kavaĵoj; lia dorso kurbiĝis, lia kapo flanken kliniĝis. Tiaj malpuraj kaj maldelikate flikitaj vestaĵoj povas kovri nur almozulon. Kia estis do la sorto de l’ junulo?
Nun li staris antaŭ la bonkora Avinjo kaj tenis unu el ŝiaj manoj; li rigardis ŝin kun tiu milda vizaĝesprimo, kiu nur estas propra al karesanta infano, kaj diris:
«Bona patrino, mi deziras eliri. Ĉu mi per tio ne ĉagrenos vin?»
«Sed, Jan, mia knabo,» respondis la maljuna virino, «vi estas ankoraŭ tiel malforta, mia kara! Vi riskas fali,—kaj pripensu kiel maltrankvila mi estos.»
La zorgemo de Avinjo tiel klare estis videbla sur ŝia sulkiĝinta vizaĝo, ke Jan, pro ŝiaj amplenaj rigardoj, ĝis la fundo de l’ koro emociiĝis.
«Ho, patrino,» li ekĝemis, «kial vi tiom amas min? Jes, estu vi mia gardanĝelo! Tion kion neniu kapablis fari, tion faros eble ankoraŭ la oferema amo de malriĉa virino! Mirinda animo de boneco! Ĉe la rando de l’ tombo estas ankoraŭ sufiĉe da amo en via koro, por dolĉigi la vivon de mizerulo kiel mi estas, kaj restarigi lin el la plej profunda abismo de l’ malespero. Ho! mi preĝis al Dio por ke Li benu vin!—Kaj, prijuĝu mian dankon al vi, bona patrino: ĝi estas la unua seninterrompa preĝo, kiun de sep jaroj mi kapablas alsendi al la Ĉielo!»
La voĉo de la junulo havis strangan kaj entuziasman tonon, kiu profunde impresis la animon de Trien; ŝia timo estis tute malaperinta, kaj nun ŝi aŭskultis kun malfermita buŝo kaj grandegaj okuloj la vortojn de l’ junulo, kiuj ravis kaj kortuŝis ŝin kvazaŭ ŝi aŭdus bonsonan kordmuzikon. Avinjo ŝin rigardis demande kaj ŝajnis diri: «Nu, kion vi diras pri mia filo? Ĉu li estas freneza?» Sed Trien aŭskultis silente, eĉ ankoraŭ kiam Jan ne plu parolis.
«Kompatinda junulo,» ĝemis Avinjo, «kuraĝu nur. Mi estas malriĉa kaj malforta, estas vere; sed, se vi volas resti apud mi, mi ĉiam amos vin,—kaj mi forlaboros por vi la fingrojn de miaj manoj.»
La junulo metis la manon de la maljunulino al siaj lipoj, sed ne respondis.
«Jan,» diris Avinjo dolĉe, «se vi deziras eliri, vi devus tion ne preterlasi pro mi: mi iros kun vi.»
«Bona patrino,» respondis Jan petegante, «mi deziras eliri; sed mi devas esti sola. Mia kapo brulas; en la soleco mi trovos refreŝiĝon. Morgaŭ, bona patrino, mi diros al vi kiu mi estas kaj kia nekomprenebla ĉagreno venenis mian vivon. Lasu min nun foriri,—kaj trankvila restu hejme; post unu horo mi revenos.»
Avinjo enmanigis al Jan sian lambastoneton, kondukis lin suben, diris ankoraŭ kelkajn dolĉajn vortojn kaj ŝlosis la pordon malantaŭ li.
Jen iras la malsana junulo kun ŝanceliĝantaj paŝoj, laŭlonge de la domoj, tra la mallumo; li apogas sin sur la manbastoneto, kiun Avinjo al li donacis, kaj malfacile spiregas, pro laceco. Certe lia irado havas celon, ĉar li ne hezitas pri la elekto de la stratoj. Kelkfoje li haltas kaj ripozas; tiam li daŭrigas sian vojiron kaj senĉese antaŭeniras ĝis la Meirplaco. Tie li iras tute apude de la domoj kaj malrapide sin antaŭenŝovas en la senlumeco, kvazaŭ ŝtelisto aŭ spiono. Baldaŭ li haltas ĉe la fermita fenestro de belega domo; li apogas sin per la kubuto sur la bluŝtona fenestrorando kaj provas trarigardi tra la kovriloj. Interne en la domo estas lumo; ĉar oblikva radio lumigas la vizaĝon de l’ aŭskultanta junulo, kiu, longtempe tie starinte, pro laceco tute fleksiĝas, kaj, kvazaŭ sensenta, kun la kapo sur la fenestrorando restas kuŝanta.
En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura apogseĝo apud la marmora fajrejo; li ŝajnis profunde enpensiĝinta, ĉar li medite rigardis antaŭen sur la planktapiŝon. Apud tablo, sur kiu kuŝis arĝenta kudrilaro, sidis juna fraŭlino trapikante perlojn sur ŝnureton. Palega estis ŝia vizaĝo, kaj portis ĉiujn signojn de longa konsuma malsano; tiu paleco ŝajnis ankoraŭ plisenkoloriĝi pro la korvonigreco de ŝiaj longaj harbukloj, kiuj je ĉiu ekmoveto karesis ŝiajn vangojn. Post longa silento la juna fraŭlino kantis per tre mallaŭta voĉo la rekantaĵon de la kanteto Rikke-tikke-tak. Verŝajne tio ne plezurigis la kolonelon, ĉar li malgaje skuis la kapon kaj diris al la fraŭlino:
«Monica, kantu do ne ĉiam tiun ĉi kanton; ĝi estas nutraĵo por via malĝojo,—kaj vi scias ke tio ĉagrenas min.»
«Dio! ĉu mi denove kantis?» kriis Monica kvazaŭ mirante. «Mi tion ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.»
«Nu,» demandis la kolonelo, «ĉu la saketo estos baldaŭ finita?—Malfeliĉa Adolf, kiom via donaco ĝojigos lin! Lin, kiu tiel ege amas vin.»
«Kie li nun povas esti?»
«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, ĉu li ne ie kuŝas en malsanulejo, aŭ ĉu malamika kuglo ne jam estas lin trafinta sur la honorkampo?»
«Ĉielo! mia patro, vi tremigas min!»
«Vere, ĉu mi tremigas vin? Ĉu vi do iomete interesiĝas pri lia sorto, Monica?»
«Mi ja amas lin kiel fraton.»
«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li estas bela junulo, posedanta ĉion kio povas altigi viron en la okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro ĉe la sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia amo.»
«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne estas loko flanke de mia amo al vi.—Esti nesentema edzino! Ĉu mi malfeliĉigos lin per mia indiferenteco? Ĉar edzo postulas por sia feliĉo pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan malŝaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.»
«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru Dio, ke ĝi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loĝos en la kampobieno apud Moll, kiom feliĉige tiam estus, se vi havus amikon por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la rivereton,—por esti al ni kunulo en la soleco? Ĉar ĉio tio ĉi, infano, estas malvarma kaj kvazaŭmorta, se amsento ne venas ĝin vivigi; la koro sekiĝas, kiam oni ne povas ĝin elverŝi en alian koron.»
«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l’ erikejo. Ĉu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l’ griloj? Ĉu abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Ĉu la senlimeco de l’ erikeja maro kaj ĝia nemezurebla ĉielo ne ŝajnus al li unutonaj,—al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion, patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus nian lingvon.»
La vortoj de Monica ne plaĉis al ŝia patro; lia vizaĝo alprenis malgajan esprimon, kaj, sin plene turnante al sia filino, li diris per akcentita voĉo:
«Monica, mia infano, ĉu la peto de via patro do havas nenian potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraĝon, lian famon, por naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis vian patron je kosto de sia sango,—kaj mi petis, kiel rekompencon por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankoraŭ. Kial? Por resti tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!—Ĉu ĉar vi ne amas lin? Sed li ne petas de vi amon.»
Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis:
«Li ne petas de mi amon?—Kion li do postulas de mi?»
La kolonelo daŭrigis kun premanta tono:
«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam devis eliri el mia buŝo. Aŭskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi malŝatas. Monica, de multaj jaroj vi marŝas kun rapidaj paŝoj al la tombo; neniam mi ĵetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj sola infano, ne vidante la morton ĉe via flanko. Ho, la certeco ke mi perdos vin, dum jaroj jam disŝiras mian koron: tiu minacanta glavo super mia kapo ankaŭ plimallongigas mian vivon, kaj mi suferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro; mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron, ankaŭ volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: riĉecon, honoron, belecon, ĉion posedis lia fianĉino; kaj tamen, incitita de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu ĉio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la dezertojn de l’ erikejo. Kaj ĉio tio ĉi por konservi la vivon al vi, kiu malŝatas lin; por, kvazaŭ protektanta anĝelo, forpeli la morton de via flanko. Ho, Monica, ĉu tia grandanimeco en vi naskos nenion pli ol dankeman senton? Ĉu ĉiuj kordoj estas rompitaj en via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?»
Profunde kortuŝita estis Monica, ŝia vizaĝo ja sufiĉe tion montris. Ŝi respondis jene la demandon al ŝi faritan:
«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas malĝojanime; sed, kion vi ja postulas de mi! Komprenu do, bona patro, ke oni petas la neniigon de ĉiuj miaj memoraĵoj. Efektive, se mi konsentus fariĝi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi devus rezigni ĉion, kion lasis al mi mia antaŭa vivo.»
Esprimo de ĝojo aperis sur la vizaĝo de la kolonelo; li prenis la manon de sia filino kaj diris:
«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo de via vivo. Mi petas vin, estu kuraĝa; diru al mi ke vi akceptas Adolf kiel edzon; igu min feliĉa. Ho, karega infano, vidu, mi petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!»
Videble la junulino tremis, dum ŝi mute antaŭenklinis la kapon.
«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preteriĝi la bonan inspiron. Diru jes, ho, diru jes!»
Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite:
«Nu, patro, se tio povas feliĉigi vin...»
Subite ŝin trafis neatendita emocio; ŝi altigis la fingron kaj aŭskultis tremante al murmuranta bruo.
«Kion vi aŭdas?» kriis la kolonelo mirigite.
«Aŭskultu! aŭskultu!» respondis Monica kun feliĉega rideto.
Nun de malantaŭ la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon, kaj la kolonelo aŭdis distingeble la kanton:
La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la animon de sia filino; krom tio li tiun ĉi fojon konsideris ĝin kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis lin, kaj, tiregante la sonorilŝnuron, li malbonhumore piedfrapis sur la planktapiŝon.
«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie ĉi kuraĝas min insulti!»
Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu ĉi kolere diris:
«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraŭstaras, uzu perforton.»
«Ho, patro,» kriis Monica leviĝante, «kion vi diras, perforton? Ĉu vi scias kontraŭ kiu?»
«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere.
La juna fraŭlino reiris al la tablo kaj sidiĝis kun videbla timo.
Oni aŭdis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto venis en la ĉambregon kaj diris al sia mastro:
«Kolonelo, estas malriĉa almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li apenaŭ povas antaŭeniri. La malfeliĉulo ne povis al ni longe kontraŭstari. Li estas en la vestiblo. Ĉu ni simple lasos lin foriri?»
«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu klarigata.—Monica, kio tiel tremigas vin? Ĉu vi do konas la almozulon?—Iru, oni konduku lin ĉi tien!»
Apenaŭ la malfeliĉa viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj, aperis ĉe la pordo de l’ salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj, al li kurante, ŝi prenis lian manon dum ŝi ekkriis:
«Jan, Jan, ĉu estas vi?»
«Estas mi, fraŭlino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn.
La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton, kvazaŭ subita penso leviĝis en lia spirito. Li tamen rapide forpelis sian suspekton, kaj, prenante la brakon de l’ junulo, li delikate fortiris lin ĝis velura seĝo kaj devigis lin sur ĝi sidiĝi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; ŝi ankaŭ mute rigardis teren.
La kolonelo, reirinte en sian apogseĝon, diris al la junulo:
«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfeliĉo? Ĉu mi ne diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de hodiaŭ vi ne plu suferos malriĉecon, junulo. Havu kuraĝon; mi ne estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.»
Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ĝi plenmanon da Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li diris:
«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas malgranda kompensaĵo de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj protektanto.»
Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la kolonelo kaj sopiris, ĉagrene grincridante:
«Oron! ĉiam oron!»
Kaj rigardante siajn disŝiritajn vestojn, li aldiris:
«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus aĉeti vestojn kaj rekompenci ŝin kiu min flegis.—Sed, sinjoro, ŝparu al mi tiun humiligon: ne estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, eĉ se ĝi servus al mi por elaĉeti mian morton!»
Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ĝin el la mano de Monica. La emociita kaj ĉiam tremanta fraŭlino estis irinta al sia seĝo kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la junulon.
«Sed, Jan, mia amiko,» daŭrigis la kolonelo, «vi estas maljusta kontraŭ mi kaj kontraŭ vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi kion mi povas por vi fari; estos por mi feliĉo fari al vi ian servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi danka.»
«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de vi unu favoron. Ĉu vi al mi ĝin donos?»
«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?»
La junulo iom plirektigis sur la seĝo siajn lacegajn membrojn kaj ŝajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris:
«Kolonelo van Milgem, morgaŭ komenciĝos por mi nova vivo: mi starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia estonteco. Oni ne tiel facile sin elŝiras el memoraĵoj, kiuj kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la ĉeesto de ŝi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke ŝi aŭdu kia estis mia sorto sur tiu ĉi tero,—kaj tiam, tiam mi, ne ĝoje sed submetiĝe, adiaŭdiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke mi parolu,—ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol la vivon!»
Estis io tiel dolĉa kaj sufera en la voĉo de l’ junulo, ke la kolonelo sin sentis profunde kortuŝita. Cetere li estis treege scivola por aŭdi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn konjektojn. Li do diris afable:
«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente aŭskultos vin.»
La junulo do komencis per malrapida kaj sufera voĉo:
«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amanta la vivon. Mia sentema koro min puŝis por konsideri nian servistinon kiel mian fratinon; laŭ ŝia sufero kaj ŝia mizero, kreskis mia amikeco al ŝi,—naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikiĝis en mia koro, kaj poste, fariĝinte detruanta fajro, konsumos min interne. Kolonelo, mi sentas ankoraŭ brulanta en mia mano la lokon, en kiu sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi pensis per iom da koto de l’ tero min konsoli pri la rabo de mia fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la senlimecon de mia malfeliĉo; dubo kaj malespero dispremegis tiun ĉi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l’ amdoloro. Ĉion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron; dum multaj jaroj mi verŝis miajn larmojn ĉe la fago; mi ankaŭ atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankaŭ maldikiĝis kaj malfortiĝis. Nenio povis min konsoli, nenio min tuŝi; nekapabla por labori, indiferenta por ĉio, mi vivis en suferiga revmondo;—kaj mi vidis mian patrinon malsana sur ŝia lito, ne trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Ĉiuj, kiuj konis min, kompatis min, malfeliĉan frenezulon. Mi enamiĝis en miajn proprajn larmojn, ĉar ili fluis pro ŝi kiun mi bedaŭris. Plorado estis mia vivo, ĝemado mia parolo. Mia fortika korpo fandiĝis kvazaŭ neĝo sub la pasieco de mia koro;—kaj, paŝanta ombro, mi vagadis kvazaŭ fantomo tra la foliaro, kiu ankaŭ estis aŭdinta ŝiajn plendojn.—Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri de la loko de mia naskiĝo; li esperis min resanigi. Sed mi kontraŭstaris la petojn de ĉiuj, kiuj min amis. Kial? Ĉu pro tio ke la ĉielo de l’ erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l’ ebenaĵo ĉarmas kaj altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie ŝi estis vivinta, tie estis la vojeto de ŝi laŭirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis fleksiĝintaj sub ŝia korpo; mi sciis retrovi sur la ŝeloj de l’ arboj la lokon, kie ŝi iam metis sian manon, kaj la kreskaĵojn, kiuj iam brilis per la perloj de ŝiaj okuloj.—La arboj, la erikejo, la rivereto, ĉio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri ŝi. Tie mi neniam estis sola; ŝi ĉiam staris flanke de mi, ĉirkaŭita kun mi per la nebulo de l’ mondforgeso. El la aleeto la suda vento portis al mi ŝian voĉon; el la bruetado de l’ griloj ŝi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!—Neesprimebla estis tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan veraĵon, ke ŝi plu neniam venos. Mi por ĉiam estis perdinta mian fratinon kaj ĝojis pro l’ espero de baldaŭa morto.—La maljuna pastro de Desschel kaj la larmoj de mia malsana patrino fine min vokis al pli bonaj sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufiĉan forton por kontraŭstari ŝian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan bildon, min eltiri el ŝia tiraneco sur mian animon, min savi el la dolorabismo en kiu mi estis enprofundiĝinta, denove plenumi miajn forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Meĥleno por, post jarojn daŭranta studado, serĉi en la ekleziula profesio armilon kontraŭ ŝia persekutado.—Ve, kiu diros kion mi suferis en la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ĝissange mia koro kaj mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontraŭ ŝi! Kion ajn mi faris aŭ decidis, aŭ kien ajn mi iris, ĉiam ŝi ĉeestis, por, kiel tiranino, eltiri ĉiujn aliajn pensojn el mia spirito! Ŝi, ĉiam ŝi!—Kun la scienco kreskis ankoraŭ la forto de mia imago, kaj nur tiam ŝi ekposedis eĉ la plej intimajn aspirojn de mia revanta animo. Ĉiam silenta, mi apartigis min de miaj kunlernantoj; mi kaŝis min en mallumaj anguloj por ke mi povu nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto de ĝenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimiĝis la tempo kiam mi devos decidi, ĉu mi akceptas la ekleziulan profesion. Sed, ho Dio, por kio povis al mi utili pripensado? Mi estis neinda por proksimiĝi al la altaro, kaj nekapabla eĉ por preĝi; neniam mi altigis mian voĉon aŭ mian penson al la ĉielo, sen ke inter Dio kaj mi ŝia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro konvinkiĝo pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta: mi havis ankoraŭ malgrandan parton de mia heredaĵo. Mia vivo fariĝis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankoraŭ posedis. Mizero min ankaŭ trovis sensenta; mi dormis sub la blua ĉielo, sub ĉaretoj aŭ sur la urbaj fortikaĵoj; mi lasis malsaton trabori mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon de l’ kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l’ korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la mondo povis min tuŝi, nenio min veki el mia apatio. Senĉese vidi ŝian bildon antaŭ miaj okuloj, ŝin enpense alparoli, murmure ripeti la kanton,—tio estis mia vivo: ĉio cetera estis en mi mortinta.»
Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco.
Monica kapkuŝis sur la tablo kaj kredeble maldolĉe ploris, ĉar dum tiu paŭzo oni aŭdis la spiregadon de ŝia premata brusto. Kurbiĝinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia seĝo.
La junulo daŭrigis:
«Unufoje ankoraŭ, laŭ la konsilo de amikoj, mi provis fortan kuracilon. Mi verŝis alkoholaĵojn per plengorĝoj en mian korpon, kaj ebria falis teren.—Nenio, nenio povis al mi helpi; antaŭ miaj malkvietegaj okuloj staris ankoraŭ ŝia bildo!.... Iun tagon, mi neniam forgesos ĝin, kiam mi malrapide laŭpaŝis la Meirplacon, mi subite ekvidis ŝin rapide preterveturantan. Ŝia nedaŭra rigardo kvazaŭ sago traboris mian animon, mia koro rompiĝis en mia malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldaŭ tamen mi povis restariĝi kaj foriri por kaŝi mian maltrankviliĝon en la izoleco. Vespere mi kuŝiĝis sur ŝarĝveturilo por dormi. Cerbofebro brulis kvazaŭ fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversiĝis de la ĉaro kaj falis kun la kranio sur la ŝtonojn, tiel ke sangofluo el mi elŝprucis.—Malriĉa virino akceptis min en sia subtegmenta ĉambro; ŝi flegis min kvazaŭ patrino; al ŝi mi de nun dediĉas mian vivon. Ŝia dolĉa kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l’ altrudiĝema bildo. Nun mi konscias la eblecon por reakiri mian liberecon: mi devas vivi por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankaŭ tiu ĉi lasta espero ne estu vana,—se ne, la tombo, kiu por mi malfermiĝas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgaŭ mi ne plu konos vin, fraŭlino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi ankaŭ, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi ŝuldas. Pardonu al mi, la malfeliĉa frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi kuraĝas paroli; se iafoje vi iom interesiĝis je la juna kamparano, pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antaŭ vi. Kaj vi, fraŭlino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preĝoj, por ke mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontraŭ vi.—Lasu min nun foriri, vi plu neniam aŭdos nek vidos min.—Adiaŭ, Dio vin superŝutu ambaŭ per feliĉo!»
Dum la elparolo de tiuj ĉi lastaj vortoj, Jan estis leviĝinta kaj volis alproksimiĝi al la pordo; sed subite Monica restariĝis, ŝi malantaŭen ĵetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, ŝi kriis:
«Restu! Restu!»
Kaj surgenuiĝante kun kunigitaj manoj antaŭ sia patro, ŝi petegis:
«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos! En miaj revoj ŝvebis ankaŭ lia bildo; li estis mia frato, mia protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi. Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankaŭ verŝas larmojn, vi sentis kion li suferis! Ho, nur li, aŭ la tombo min posedos! Patro, bona patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resaniĝos, mi vin benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!»
La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la mano; tiam, kun emociita voĉo, li diris:
«Jen estis do la enigmo! Tia koro!—Nu, Monica, estu savita, mia infano! Li estu via edzo!»
Akra krio eliĝis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur la seĝo, sed falis svenante sur la tapiŝon, dum Monica kun etenditaj brakoj al li kuris.
En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato marŝis, portante la pafilon sur la ŝultro kaj la tornistron sur la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldaŭ alproksimiĝis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj montris sian loĝbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu ĉi vokis servistinon, kaj ambaŭ, per amikaj elmontraĵoj, deprenis de la soldato lian tornistron kaj aliajn necesaĵojn. La juna militisto miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la ŝultron de la kamparano, li diris senceremonie:
«Vi militservis, ĉu ne, farmisto?»
«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie ĉi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.—Eniru, amiko: la ŝinko kaj la biero jam staras sur la tablo.»
Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo, viron, kies vizaĝo kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton. Longa cikatro tra lia vizaĝo kaj la rubando de la Honorlegio sur lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj».
La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj montris al li la tablon, kvazaŭ li volus diri: manĝu unue kaj trinku; poste ni parolos.
Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kaj manĝis la al li prezentitajn nutraĵojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur la personojn kiuj estis ĉirkaŭ li.—En la fundo de la ĉambro virino sidis antaŭ ŝpinrado; apud ŝi staris la viro, kiun li unue estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ĝojo heligis ilian vizaĝon, kaj estis kvazaŭ amradio brilis en iliaj okuloj, ĉiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Ĉe l’ alia flanko de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj ankoraŭ sur puntkuseno intermovis la plektilojn.
Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al tiu parto de la ĉambro, li aŭdis malantaŭ si strangan kanton, kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur ĉiu genuo de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran infanon,—knabeton kaj knabineton,—kaj estis dum la kantado, ke la avo rajdigis la infanetojn.
Baldaŭ la juna soldato interkonatiĝis kun ĉiuj loĝantoj de la farmejo. Li trovis tiom da dolĉa ĝuado inter tiuj homoj, kiuj ĉiuj ŝajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post dumonata restado, li ne povis sin deteni verŝi larmojn, kiam li estis devigata adiaŭdiri la paceman kaj feliĉan familion, kiu konsideris kaj amis lin kiel filon.
Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta por foriri, ĉiuj kunhejmanoj venis ĉe la pordon kaj etendis ankoraŭ al li la manon de l’ amikeco; li, kun malsekaj okuloj, suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj paŝoj sin turnante, li kriis kortuŝite:
«Adiaŭ, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiaŭ, farmisto Daelmans! Adiaŭ, farmmastrino! Adiaŭ, Avinjo Teerlinck! Adiaŭ!»
Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem:
«Se mi estus verkisto aŭ poeto, mi rakontus tiun strangan historion.—Eble mi iam fariĝos tia. Nu, nu, sensencaĵo!»
Kaj tiam, plirapidigante sian marŝadon, li antaŭenpaŝis laŭ la ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta ĉe la farmejo. Li kantis:
Sinjoro leganto, vi vidas, ĉu ne, ke la juna soldato plenumis sian promeson?
[4] Westmal, vilaĝo, kiu kuŝas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l’ erikejo.
[5] Fajrolaboristo estas tiu, kiu, dum la forĝado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.
[6] Laŭ popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (Noto de la tradukintino).
[7] Erikbuloj estas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenaĵo oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disĵetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antaŭflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loĝis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek aŭ pliaj jaroj de ĝi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l’ odoro de la erikfajroj.
[8] Vilaĝo en Kempenlando, al kiu oni sendas la frenezulojn por esti flegataj.
[9] Oni nomas Kempenlando la vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo.
[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian ŝparkaseton en ŝtrumpo, kiu kutime estas kaŝita sub la tegmentaj tegoloj.
[11] Arĝenta monero de dekses kaj duona soldoj.
Noto de la tekstpreparinto:
Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro.