The Project Gutenberg eBook of Cindrulino

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Cindrulino

Author: L. Milho

Release date: June 15, 2025 [eBook #76310]

Language: Esperanto

Original publication: Tours: A. Barbot, 1910

Credits: Mairi, Richard Illner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This file was produced from images generously made available by Österreichische Nationalbibliothek - Austrian National Library.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK CINDRULINO ***
Librokovrilo

ILUSTRITA

Biblioteko por Infanoj

No 2


CINDRULINO

Laŭ Angla rakonto esperantigis

L. MILHO

Profesoro aprobita de la S. f. p. E.

PREZO:
50 CENTIMOJN (½ FRANKO)
AFRANKITE

Eldonoj de E. X.
Librejo A. BARBOT
15, Rue Etienne Pallu, 15
Tours (Tur)
Franclando

[1]

Al Sro Edmond PRIVAT

La deksesjara Direktoro de

«JUNA ESPERANTISTO»

kaj fervorega propagandisto de

Esperanto inter la gejunuloj,

Tiun libreton mi tre kore

dediĉas.

L. Milho.

[2]
Cindrulino en la kuirejo.
[3]

I

La patrino de Cindrulino mortis kiam la knabino estis ankoraŭ tre juna infano. Cindrulino estis lasata al la zorgo de sia patro kaj de siaj duon-fratinoj, kiuj estis multe pliaĝaj ol ŝi; ĉar la patro de Cindrulino edziĝis du fojojn kaj ŝia patrino estis lia dua edzino.

Nu la fratinoj de Cindrulino ne amis ŝin kaj estis tre malbonaj al ŝi.

[4] Kiam ŝi pliaĝiĝis, ili devigis ŝin laboradi kiel servistino, kaj eĉ kribri la cindrojn; pro tio ili kutimis ŝin nomi moke: «Cindrulino». Tiu ĉi ne estis ŝia vera nomo, sed ŝi fariĝis poste tiel bone konita laŭ ĝi ke ŝia propra nomo estis forgesata.

Ŝi estis tre bonkaraktera knabino, kaj ĉiu amis ŝin, escepte ŝiaj kruelaj fratinoj.

Kiam Cindrulino havis ĉirkaŭe dek sep jarojn, okazis ke la reĝo de tiu lando donis balon, je kiu ĉiuj sinjorinoj estis invitataj, kaj ankaŭ la fratinoj de Cindrulino. Cindrulino devis vesti ilin por tiu balo; sed la fratinoj neniel pensis permesi, ke ŝi iru kun ili.

«Mi deziras ke vi konduku min al la balo kun vi, fratinoj», diris Cindrulino ĝentile.

[5,6]
Ŝi devis vesti ŝiajn fratinojn...

[7]«Alkonduki vin, vere!» ironie respondis la pli juna fratino: «nenia estas loko por cindro-kribrantino; restu hejme, kaj faru vian laboron».

[8]

II

Kiam ili estis foririntaj, Cindrulino, kies koro estis tre malĝoja, sidiĝis kaj ĉagrenege ekploris; sed dum ŝi sidiĝis malgaja, pensante pri la malboneco de siaj fratinoj, voĉo alvokis ŝin el la ĝardeno, kaj ŝi eliris por vidi kiu ĝi estis.

Ĝi estis ŝia bapto-patrino, bona, maljuna Feino.

«Ne ploru, Cindrulino, ŝi diris, vi ankaŭ iros al la balo, ĉar vi estas bona, afabla knabino. Alportu al mi grandan kukurbon.»

[9,10,11]Cindrulino obeis, kaj la Feino, tuŝante ĝin kun sia vergeto, ĝin ŝanĝis en grandan veturilon. Poste ŝi ŝanĝis raton en veturigiston, kaj musojn en lakeojn. La Feino tuŝis ankaŭ Cindrulinon kun sia vergeto, kaj la vestaĉoj[1] de l' malriĉa knabino fariĝis belegaj vestoj, ornamitaj per multe-kostaj puntoj kaj juveloj; ŝiaj malnovaj ŝuoj fariĝis ĉarma paro da vitraj pantofloj, kiuj ŝajnis diamantoj. La Feino ordonis, ke ŝi iru al la balo kaj sin amuzadu, sed certe lasu la balĉambron antaŭ ol la horloĝo sonorigos la dekduan horon.

[1] «Aĉ» estas sufikso malboniga jam ofte uzita de tre lertaj Esperantistoj.

[12] «Se vi tion ne faros, ŝi diris, viaj belegaj vestoj de nove fariĝos vestaĉoj.»

Tiam Cindrulino eniris la veturilon kaj forveturis kun siaj lakeoj, tre belege, kaj alvenis al la reĝa kortego, kie ŝi estis entuziasme ricevata.

Cindrulino en la balo.

La plej belega junulino en la balo ŝi estis, kaj la princo volis danci nur kun ŝi.

Sed ŝi rapidis foriri iom antaŭ la fiksita horo, kaj ŝi havis tempon por senvestiĝi antaŭ ol ŝiaj fratinoj alvenis hejme. Ili diris al ŝi, ke alestis la balon mirinda princino, pri kiu la princo entuziasmiĝis. Ili nesciis, ke la princino estis Cindrulino mem.

[13,14,15]

III

Tri fojojn Cindrulino sammaniere iris al la reĝaj baloj, sed la trian fojon ŝi forgesis la ordonon de l' Feino, kaj ŝi aŭdis la horloĝon sonorigi la dekduan horon.

Ŝi forkuris el la balĉambro.

Ŝi forkuris el la balĉambro kaj rapidege malsupreniris la ŝtuparon. Sed ŝiaj vestoj ĉiuj fariĝis vestaĉoj antaŭ ol ŝi eliris el la palaco, kaj ŝi perdis unu el siaj vitraj pantofloj.

[16] La princo ŝin serĉadis en la tuta palaco; sed la gardistoj diris al li, ke neniu trapasis la pordon, escepte malriĉa junulino.

La princo tamen trovis la pantoflon kaj por koni kien Cindrulino foriris, li proklamigis ke li edziĝos la junulinon, kiu povos piedvestiĝi per la vitra pantoflo.

Ĉiuj virinoj provis piedvestiĝi per la pantoflo, sed vane. La fratinoj de Cindrulino ankaŭ penadis por piedvestiĝi per ĝi, sed ili ne sukcesis. Tiam la juna fratino petis, ke oni permesu al ŝi provi la pantoflon, kaj ĝi troviĝis tute taŭga por ŝi; tiam ĝoje la princo vidis, ke ŝi posedis ankaŭ la duan pantoflon, kaj li tuj rekonis, ke Cindrulino estis la belega princino, kun kiu li dancis dum la balo.

[17]
La pantoflo troviĝis taŭga...
[18,19]

IV

Oni ne povas imagi la koleron kaj envion de ŝiaj fratinoj; sed subite la bapto-patrino feino aperis, denove tuŝis Cindrulinon per sia vergeto, kaj ŝia robaĉo ŝanĝiĝis en belegan silkan robon, tute decan por edziniĝa festo.

«Prenu ŝin por esti via edzino, kara princo, diris la feino. Ŝi estas inda je amo via, ĉar ŝi estas pacienca, ĝentila kaj tre lerta; ŝi ja estos bonega edzino.»

[20] Kaj turnante sin al la fratinoj: «Lernu, ŝi diris, ke ĉiam estas saĝe, kaj tiel singardeme kiel grandanime, esti bona al ĉiuj sendiference, al riĉuloj kaj malriĉuloj, al fratino aŭ al duon-fratino. Nun vi devas atendi vian pardonon, el la boneco de Cindrulino.»

Tial Cindrulino fariĝis la edzino de l' Princo, kaj la infanoj disĵetis rozojn sur la stratojn, kiam geedzoj eliris el la preĝejo.

Cindrulino edziniĝas

[21,22,23] Cindrulino pardonis al siaj fratinoj kaj estis tiel bona al ili, ke ili sincere pentis pri siaj pasintaj krueleco kaj maljusteco. Ŝi montris sin bona reĝino, tial ke ŝi ja eksperimentis malriĉan vivadon; kaj ŝia edzo, kaj ŝiaj infanoj ĉiam amis ŝin tre kore.

La vitraj pantofloj estis metitaj en vitra kesteto, kaj ofte la Princo ilin montris al siaj infanoj, kaj al ĉiu el ili rakontis kiamaniere Cindrulino iris al la Balo.

[24]
Muso kaj kukurbo

Notoj de Transskribantoj

Evidentaj preseraroj estis ŝanĝitaj senkomente.

Ilustraĵoj estis movitaj por alĝustigi pli ĝuste kun la taŭga alineo.

En Esperanto, «la» estas ofte ŝanĝita al, «l' » (l+apostrofo+spaco). Ĉi tio estas traktata kiel aparta vorto kaj ne estas alfiksita al la sekva vorto.

Nova originala kovrila arto inkluzivita kun ĉi tiu eBook estas donita al la publika havaĵo.